• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 10:11:28    
Ĉina nepublika-posedsistema ekonomio frontas al nova ŝanco

cri
Lastatempe la ĉina registaro publikigis la politikon kun la temo de pluapaŝa akcelo de disvolvo de nepublika-posedsistema ekonomio. Laŭ la politiko, nepublika-posedsistema ekonomio eble eniros en iun ajn industrion aŭ fakon ne malpermesatan de ĉinaj leĝoj, inkluzive de kampoj de elektroenergio, telekomunikado, fervojo, civila aviado, petrolo kaj financo, antaŭe sole okupitaj de ŝtata ekonomio. Samtempe kun tio, la politiko stimulas nepublika-posedsisteman ekonomion partopreni en investo, konstruado kaj negoco de diversaj publikaj aferoj kaj bazaj instalaĵoj. Personoj de industrioj opiniis, ke la politiko liveris novan ŝancon al la disvolvo de nepublika-posedsistema ekonomio.
Ĉina fama ekonomikisto sinjoro Cheng Siwei esprimis, ke la plej granda brila punkto de la politiko estas malaltigi sojlon de merkata eniro de nepublika-posedsistema ekonomio. Samtempe en la politiko oni elmetis multajn rimedojn por stimuli disvolvon de nepublika-posedsistema ekonomio. Li diris:
"En la pasinteco ni vere havis problemojn de diskriminacio kaj limigo al nepublika-posedsistema ekonomio, ekzemple ni ne permesis nepublika-posedsistemajn entreprenojn fari aferojn, kiujn ni permesis eksterkapitalajn entreprenojn fari. Mi opinias, ke la plej granda brila punkto de la politiko estas merkata eniro, nome egala eniro, justa trakto kaj egala rigardo, inkluzive de tio, ke Ĉinio permesas nepublika-posedsistemajn entreprenojn eniri en industriojn okupitajn de ŝtata ekonomio kaj en kampojn kiujn eksterkapitalaj entreprenoj estas permesitaj eniri."
De la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, disvolviĝas ĉina nepublika-posedsistema ekonomio. Post pli ol 20-jara disvolvo, nun nepublika-posedsistema ekonomio jam estas la grava konsistiga parto de la ĉina merkata ekonomio. Laŭ statistiko nun ekzistas pli ol 4 milionoj da privataj entreprenoj en Ĉinio, la registrita kapitalo superis 400o miliardojn da juanoj de renminbi kaj 50-obliĝis ol antaŭ 10 jaroj. Cetere, la proporcio de nepublika-posedsistema ekonomio en la ĉina enlanda totala produktovaloro estas ĉirkaŭ triono, sed antaŭ 27 jaroj, la proporcio ne atingis 1%.
En la lastaj 10 jaroj Ĉinio elmetis serion da orientiloj kaj politikoj por akceli la disvolvon de nepublika-posedsistema ekonomio kaj evidente plibonigis leĝan sistemon pri protekto de privataj posedaĵoj en revizia projekto de konstitucio. Tio pli kaj pli multe bonigis eksteran medion de la disvolvo de nepublika-posedsistema ekonomio.
Ekonomikisto Cheng Siwei opiniis, ke krom prosperigo de urba ekonomio, pliigo de financa enspezo kaj vastigo de socia enoficiĝo, la plej ĉefa rolo de la disvolvo de nepublika-posedsistema ekonomio estas fortigi vivecon de la ĉina merkata ekonomio.
"Mi opinias, ke la plej granda rolo de la disvolvo de nepublika-posedsistema ekonomio estas altigi la vivecon de ĉina ekonomia disvolvo kaj altigi la vivecon de la ĉina merkata ekonomio. Pro la ekzistado de nepublika-posedsistema ekonomio, merkata sistemo povas pli bone realigi merkatan aranĝon de riĉfontoj, akceli konkurencon, rompi monopolon, vigligi la merkaton kaj samtempe alporti bonaĵojn al la ŝtata ekonomio kaj konsumantoj."
1  2