• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 10:11:28    
Ĉina nepublika-posedsistema ekonomio frontas al nova ŝanco

cri

Sed nun la disvolvo de ĉina nepublika-posedsistema ekonomio frontas al iuj malfaciloj kaj problemoj. Koncernaj personoj opiniis, ke la ĉina registaro publikigis la politikon por stimuli la disvolvon de nepublika-posedsistema ekonomio, tio liveros bonan politikan medion por solvi la problemojn. Ekzemple, la politiko permesas al nepublika-posedsistemaj entreprenoj eniri en financan kampon, tio utilas al privataj entreprenoj por malstreĉi la malfacilon de monkolekto. Prezidanto de ĉina Tutlanda Industria kaj Komerca Asocio sinjoro Huang Mengfu taksis tion:
"Mi opinias, ke la enhavo en la politiko pri subteno de financo al la disvolvo de nepublika-posedsistemaj, mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, estas tre ĉiuflanka. Unue, la politiko permesas nepublika-posedsisteman kapitalon eniri en financan kampon, due la politiko fortigas kapitalan subtenon al nepublika-posedsistemaj, mezaj kaj malgrandaj entreprenoj en diversaj flankoj. Cetere, la politiko ankaŭ postulas, ke iuj lokaj, mezaj kaj malgrandaj bankoj establu specialajn fakojn por liveri krediton al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj praktike pliigu krediton de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, tio utilas al nepublika-posedsistema ekonomio akiri financan subtenon."
Laŭ informo, en la estonteco Ĉinio rapidigos establi ŝtatan fonduson por la disvolvo de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj altigos la proporcion de kredito al nepublika-posedsistemaj entreprenoj. Samtempe kun tio, Ĉinio vastigos vojojn de rekta monkolekto de nepublika-posedsistema ekonomio, la ŝtato egale rigardos nepublika-posedsistemajn entreprenojn kiel ŝtatajn entreprenojn en la kapitala merkato, stimulos nepublika-posedsistemajn entreprenojn konformajn al kondiĉoj eniri en eksterajn akciajn merkatojn, stimulos nepublika-posedsistemajn entreprenojn kolekti kapitalon per multaj manieroj kaj permesos nepublika-posedsistemajn entreprenojn konformajn al kondiĉoj emisii entreprenajn ŝuldpaperojn laŭ koncernaj difinoj. Cetere, la ĉina registaro liveros financan kaj impostan subtenon al la disvolvo de nepublika-posedsistemaj entreprenoj.
Ĉi tiuj politiko kaj rimedoj pri akcelo de la disvolvo de nepublika-posedsistema ekonomio publikigitaj de la ĉina registaro estas bonvenigitaj de nepublika-posedsistemaj entreprenoj. Ĉina grupo Xin Ao estas nepublika-posedsistema entrepreno, jam pasis lastaj pli ol 10 jaroj post ĝia fondiĝo, nun la totala kapitalo de la grupo jam superis 5 miliardojn da juanoj de renminbi, kaj ĝi havas pli ol 8 000 laborantojn. Prezidanto de direktoraro de la grupo sinjoro Wang Yusuo esprimis intervjuate, ke la malfermo de la ŝtata politiko pliigis elektojn kaj investajn ŝancojn al nepublika-posedsistemaj entreprenoj.
"La politiko fundamente klare eksplikas diferencajn periodojn kaj diferencajn postulojn de la disvolvo de nepublika-posedsistema ekonomio, inkluzive de iuj kontroloj de la registaro. La publikigo de la politiko estas tre ĝustatempa, nun nepublika-posedsistemaj entreprenoj jam finis la periodon de unuafoja kreo de entrepreno, kaj eniris en la periodojn de la unuafoja aŭ triafoja kreo de entrepreno, nun la politiko havas pozitivan akcelan rolon al la entreprenoj por vastigi reproduktadon aŭ fari investon sur aliaj kampoj."
Laŭ konigo, post kiam la ĉina registaro publikigis la politikon por akceli de disvolvon de nepublika-posedsistema ekonomio, koncernaj registaraj fakoj kaj lokaj registaroj ellaboros kaj publikigos serion da kompletaj realigaj rimedoj. Koncernaj personoj esprimis, ke ĉi tio utilas al daŭra rapida disvolvo de ĉina nepublika-posedsistema ekonomio, kaj nepublika-posedsistema ekonomio daŭre estos la grava forto por akceli la disvolvon de la ĉina ekonomio.
1  2