• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 17:12:08    
Rapide disvolviĝas protektado de rajtoj de konsumantoj

cri
Karaj amikoj, ĵus pasis la tago pri protektado de rajtoj de konsumantoj, la temo de la tago en la kuranta jaro de Ĉinio estas 'sano kaj protektado de rajtoj'. Ĝis nun, la afero de protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio jam iris 20 jarojn kaj akiris kelkajn atingojn. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos al vi ĉinan protektadon de rajtoj de konsumantoj, bonvole aŭskultu!
Laŭ konigo, en la lastaj 20 jaroj, la afero de protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio travivis 2 periodojn. En la unua periodo, fondiĝis amaso da organizoj por protekti rajtojn de konsumantoj. En la dua periodo, Ĉinio perfektigis kaj fortigis leĝojn pri protektado de rajtoj de konsumantoj. Organizoj de konsumantoj ludis gvidan rolon por konsumantoj kaj ŝtataj leĝoj kaj administraj fakoj estas la ĉefa parto de la protektado de rajtoj de konsumantoj. En 1993, Ĉinio oficiale promulgis 'Leĝon de Protektado de Konsumantorajtoj de Ĉina Popola Respubliko' kaj de 1994 oficiale plenumas la leĝon. La promulgo kaj plenumado de la leĝo signifas la ĉinan fortigon de leĝoj pri protektado de rajtoj de konsumantoj. Unu el la homoj, kiuj provskribis la "Leĝon de Protektado de Konsumantorajtoj" kaj instruisto de studentoj de postdiplomiĝa studo de magistro pri leĝo de Pekina Universitato sinjoro He Shan sciigis al raportistino, ke laŭ la leĝa flanko 'Leĝo de Protektado de Konsumantorajtoj' nur estas parto. Ankaŭ en ĉinaj 'Civila Leĝo' 'Administra Leĝo' 'Kriminala Leĝo' 'Procesa Leĝo' kaj aliaj leĝoj ekzistas multaj klaŭzoj pri protektado de rajtoj de konsumantoj, larĝasence leĝo de protektado de konsumantorajtoj troviĝas en multaj ĉinaj leĝoj kaj senĉese estas perfektigata. Nun Ĉinio ellaboras leĝon pri rajto de materialoposedo kaj leĝon pri atenco de rajtoj, la 2 leĝoj tuŝas gravan enhavon de la protektado de rajtoj de konsumantoj. Samtempe kun tio, ankaŭ ĉinaj regionoj kaj diversaj registaraj fakoj ellaboris multajn plenumajn rimedojn de leĝo de protektado de konsumantorajtoj kaj juĝejoj difinis multajn justicajn eksplikojn pri leĝo de protektado de konsumantorajtoj. Nun jam establis la leĝsistemo de protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio. Sinjoro He Shan diris kun profunda kortuŝiteco:
"En la lastaj jaroj, multaj regionaj popolaj kongresoj sinsekve reviziis leĝojn de protektado de konsumantorajtoj, tial leĝoj kaj difinoj de protektado de konsumantorajtoj estas pli progresaj kaj pli perfektaj, ĉi tiaj leĝoj de protektado de konsumantorajtoj larĝasence estos pli multe ellaborotaj en la estonteco, tial Ĉinio laŭgrade perfektigas la protektadon de rajtoj de konsumantoj en la leĝa flanko."
Samtempe, sinjoro He Shan ankaŭ menciis al la raportistino, ke la protektado de rajtoj de konsumantoj utilas al la akcelo de la ekonomia disvolvo, igas komercistojn liveri pli bonajn komercaĵojn kaj bonan servadon, tial establiĝos la tutsocia harmonio.
1  2  3