• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 17:12:08    
Rapide disvolviĝas protektado de rajtoj de konsumantoj

cri

La Ĉina Asocio de Konsumantoj ne nur dependas de modernaj metodoj, sed ankaŭ senĉese fortigas internacian kunlaboron sur kampo de protektado de rajtoj de konsumantoj. Estro de fako pri plendado de konsumantoj pri travivitaj suferoj kaj leĝo de Ĉina Asocio de Konsumantoj sinjoro Wang Qianhu konigis, ke nun defio antaŭ konsumantoj estas pli kaj pli granda. Li diris:
"Sekve de la ekonomia disvolvo, naskiĝis reta aĉetado kaj aliaj multaj novaj konsumaĵaj merkatoj. Frontante al ĉi tiuj merkatoj, konsumantoj ofte trovis sin ne preparitaj por reago. Kaj post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, ekonomia tutmondiĝo kaj sekve de la senĉesa plivastigo de konsumokampoj de ĉinoj,  unu konsumoago eble tuŝas fremdlandajn entreprenojn kaj iujn internaciajn konvenciojn, tial defio antaŭ konsumantoj kaj nia asocio estas pli kaj pli granda. Ĝuste pro tio, de la lastaj jaroj ni tre atente lerns de fremdaj landoj. Nun ni fortigas interfluon kaj kontakton kun nordorientaziaj registaroj kaj asocioj de konsumantoj. Samtempe kun tio, de la lastaj jaroj multaj internaciaj organizoj de konsumantoj kaj fremdlandaj registaroj, entreprenoj kaj organizoj de konsumantoj pli kaj pli multe atentas komunikiĝon kaj interfluon kun ĉinaj registaroj kaj organizoj de konsumantoj."
Sinjoro Wang Qianhu konigis, ke en la lasta jaro la jara kunveno de la Plenuma Komitato de la Internacia Asocio de Konsumantoj unuafoje okazis en la ĉina ĉeftero, kaj antaŭ nelonge franca, irana kaj hinda organzoj de konsumantoj vizitis la Ĉinan Asocion de Konsumantoj kaj diskutis pri manieroj de establo de regiona protektado. Ĉi tio montris, ke senĉese fortiĝas la internacia interfluo kaj kunlaboro inter organizoj de konsumantoj pri protektado de rajtoj de konsumantoj.
Karaj aŭskultantoj, nun en Ĉinio leĝa medio pri la protektado de rajtoj de konsumantoj estas senĉese plibonigataj kaj perfektigataj, la koncepto de protektado de rajtoj jam estis fortigataj kaj diversaj organizoj de konsumantoj liveras pli multajn kaj pli bonajn servadojn al konsumantoj. Ĝenerale dirite, ke la tuta socio establas honestan kaj kreditan medion por la merkata ekonomio.
1  2  3