• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 16:37:19    
Okcidento de Ĉinio---Ningxia

cri
Naturaj riĉfontoj
Ningxia havas 712 mil hektarojn da kulturebla kampo. Ĝi havas ankaŭ 3 milionojn da hektaroj da paŝtejoj. La kamparo el 37 milionoj da hektaroj sur Weining-ebenaĵo irigaciata per akvo de la Flava Rivero estas unu el la kvar grandaj naturaj irigaciejoj en nordokcidento de nia lando.
En Ningxia oni trovis jam 50 specojn da minaĵoj. Tie estas ankaŭ abundo da nemetalaj minaĵoj, kiaj karbo, gipso, nafto, natura gaso, kaolino, siliko kaj barito. La karba rezervokvanto estas granda kaj la specoj multaj, kiu nun estas elfosataj. La gipsa rezervokvanto okupas la unuan lokon de la lando kaj la silika rezervokvanto eble superis 17 milionojn da tunoj. Medio
La Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono estis ĉirkaŭita de dezertoj Tenger, Mu Us kaj Ulanbuho kaj tie la tero serioze dezertiĝis. En ĝia suda parto ĉie estis sulkoj sur montoj, serioze eroziiĝis la grundo, tamen la tieaj loĝantoj akiris rimarkindajn sukcesojn en longtempa reformo de la natura medio. Enketo montris, ke la dezertiĝinta kampo jam reduktiĝis al 12600 kvadrataj kilometroj, kiuj estis 16500 kvadrataj kilometroj en la 70-aj jaroj kaj per tio Ningxia fariĝis la unua provinc-nivela regiono, kie malpliiĝas la dezerto.
Nun en Ningxia la arbaroj kreskis al 400 mil hektaroj kaj la akumulita lignokvanto atingis 6.74 milionojn da kubmetroj. La arbaroj kovris nur 1.3% de la regiona areo en la 50-aj jaroj, sed nun 6.4%. La sablofiksa forstumejo Zhongwei ĉe la rando de la dezerto Tenger aplikis la rimedon dum 40 jaroj planti herbojn en ŝnuraj retoj kaj aliajn efikajn rimedojn, kreis miraklon redukti la dezerton kaj garantiis la glatan funkcion de Baotou-Lanzhou-a Fervojo iranta tra dezerto kaj dank' al kiu ĝi estis premiita de UN per la titolo "Unu el la 500 plej bonaj lokoj" en mediprotektado.
Loĝantaro
Loĝantoj: 5.433 milionoj da loĝantoj en 1999 kaj je 67 mil pli multe ol en 1998.
Loĝantara kresko: En 1999 la naskokvanto de la tuta regiono estis 1.797% dum la mortokvanto--0.565% kaj la natura kresko estis 1.232%
Averaĝa vivodaŭro: 69
Nacioj
En Ningxia vivas 1.8297 milionoj da hujoj, kiuj konsistigas 34.1% de la tuta loĝantaro de la regiono kaj kvinonon de la tutlandaj hujoj. La hanoj konsistigas 65.36% de la tuta loĝantaro. Krome, tie vivas ankaŭ manĉuroj, dongŝjangoj kaj mongoloj.
Ekonomio
Enlanda totala produktovaloro: 24.2 miliardoj da juanoj (en 1999)
Kresko: 8.7% (en 1999)Pokapa produktovaloro: 4482 juanoj (en 1999)
Financa enspezo: 1.884 miliardoj da juanoj (en 1999)
1  2