• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 16:37:19    
Okcidento de Ĉinio---Ningxia

cri

Ekstera komerco
Ningxia havas ekonomian, komercan kaj kunlaboran rilatojn kun pli ol 70 landoj kaj regionoj. Nun ĝi havas aron da industriaj kaj agrikulturaj bazoj, kie oni produktas 350 specojn da eksportaĵoj.
En 1999 la totala importa kaj eksporta valoro estis 390 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta estis 319 milionoj kaj la importa -- 71 milionoj.
Fremda investo
La regiono uzas fremdan investon en fuelo, transporto, telekomuniko kaj aliaj 20 kampoj kaj la totala sumo de la fremda investo konsistigas kvaronon de la konstruaj kapitaloj de la regiono.
Ĉefaj industrioj
Karba, elektra, metalurgia, maŝinfara, tekstila kaj manĝaja
Projektoj bezonantaj fremdan investon
Altaj teknologioj; industrioj metalurgia, kemia, maŝinfara, konstru-materiala kaj prilabora por terkulturaĵoj kaj flankokupaĵoj;teknika reformado de la ekzistantaj grandaj kaj mezgradaj entreprenoj por levi la kvaliton de la produktaĵoj kaj mallevi la produktokoston, grandigi la eksportadon kaj levi la ekonomian profiton de la entreprenoj; entreprenoj por eksportado en la altteknologia disvolva distrikto de Yinchuan; sinteza ekspluato kaj utiligo de agrikulturaj riĉfontoj, terkulturo, brutobredado kaj prilaboro de iliaj produktaĵoj;teknologio por fuelo-ŝparado, reprodukto de riĉfontoj kaj ilia sinteza utiligo, trakto de la medi-poluo, konstruado de urbaj fundamentaj instalaĵoj; Turismo, manĝaĵoj kaj informaj servoj.
Trafiko
Fervojoj
La Baotou-Lanzhou-a Fevojo iras tra la norda kaj meza parto de la regiono. Dank' al funkcio de la Zhongwei-Baoji-a Elektrizita Fervojo Ningxia fariĝis grava membro sur la dua Eŭrazia Ponto. Post plenumiĝo de la reformo de la Baotou-Lanzhou-a Elektrizita Fervojo la veturado estos pli facila.
Ŝoseoj
La tieaj ŝoseoj plilongiĝas po 330 km. ĉiujare kaj nun ilia totala longeco estas 8700 km kaj per tio ĝi estas unu el la provincoj kaj regionoj, kie la ŝoseoj estas densaj.
Akvovojoj
La Flava Rivero trapasas Ningxia je 397 km, super kiu estis jam metitaj 6 ŝoseaj pontoj. Post ĉiuj 66 km super la Flava Rivero vidiĝas unu ponto. Nun la 7-a ponto estas en konstruado.
De Yinchuan oni povas rekte flugi al Pekino, Ŝanhajo, Xi'an, Kantono kaj aliaj lokoj de Ĉinio
1  2