• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 16:09:22    
Okcidento de Ĉinio--Shanxi

cri
Geografio kaj natura stato
Naturaj riĉfontoj
1. Minaĵoj
Nun oni jam konstatis la rezervokvanton de 91 minaĵoj, inter kiuj la karbo estas 161.8 miliardoj da tunoj, kiu estas la plej granda rezervokvanto de minaĵo de la provinco.
2. Akvoenergio
La riveroj norde de Qinling-montaro apartenas al la akva sistemo de la Flava Rivero kaj tiuj sude de la montaro -- al tiu de Yangzi-rivero. Hanshui, unu el la grandaj branĉoj de Yangzi, estas la plej granda rivero en la provinco kaj ĝia jara akva flukvanto konsistigas pli ol duonon de tiu de la tuta provinco. La akva flukvanto de la tuta provinco estas 42.6 miliardoj da kubmetroj, al kiu oni povas instali generatorarojn kun totala kapacito de 14 milionoj da kW.
3.Animaloj
Tie vivas 750 specoj da sovaĝaj vertebruloj, el kiuj 79 estas raraj, inkl. de pando, orhara simio, neofeliso (Neofelis nebulosa) kaj aliaj 9 specoj da bestoj protektataj de la ŝtato.
4. Vegetaloj
En Shanxi la arbaroj kovras 5.93 milionojn da hektaroj, kiuj konsistigas 28.8% de la totala areo de la provinco. Tie kreskas 3300 specoj da sovaĝaj vegetaloj, el kiuj 37 estas raraj kaj 800 farmaciaj. La tie kreskantaj hipofaeoj (Hippophae rhamnoides), gynostemma pentaphylla kaj aliaj sanigaj drogoj estas ekspluatindaj. La produktokvanto de lako kaj ĝia kvalito estas la unuaj inter la samspecaj produktoj de nia lando. Jujubo, juglando kaj uruŝio estas tradiciaj eksportaĵoj de la provinco.
5. Turismo
En Shanxi estas 72 imperiestraj mauhzoleoj, kiuj bone montras la sociajn ekonomion kaj kulturon de la koncerna epoko. La Maŭzoleo de Huangdi, Terakota Legio de Qin-dinastio, Famen-templo, Stelearo de Xi'an, Historia Maŭzoleo de Shanxi, Antikvaj Urbomuroj de Xi'an kaj aliaj 4 lokoj estas rigardataj kiel la plej bonaj vidindaĵoj. La Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj ĝia terakota legio estis enlistigitaj en la nomaron de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.
Mediaj problemoj
Nun akriĝas la dezertiĝo, grunda erozio kaj sablovento.Antaŭ 1500 jaroj ĉie en Shanxi estis verda stepo kaj oni honoris ĝin per la nomo: "surtera maro" kaj "surtera paradizo". Poste pro militado kaj troa ekspluatado, detruiĝis arbaroj kaj flaŭro, dezertiĝis kampoj peco post peco. La medio estis grave damaĝita. Ĝis 1949 perskaŭ komplete malaperis la arbaroj kaj fekundaj stepoj. Sablo moviĝas senĉese suden, engluante kampojn kaj vilaĝojn. Furioza sablovento serioze malutilis al la tieaj industrio kaj agrikulturo.
La konstanta lavado kaj mordado de akva fluo sulkigis la la Leŭsan Altebenaĵon. La subprovincoj Yan'an kaj Yulin, estas lokoj, kie grave efloreskas la grundo. Ĉiujare tie kelkcent milionoj da tunoj da sablo forportiĝas de la Flava Rivero kaj sedimentas en ĝia lito.
Oni faras reordigon de la medio unue en la norda parto de la provinco. La inĝenierio "Beligi la Montojn kaj Riverojn" ja estas destinita por moderigi la grundan erozion kaj plibonigi la ekologian medion. Konforme la malsamajn cirkonstancojn de diversaj lokoj oni faris planon por bonordigi, konstrui kaj disvolvi la regionon konstante suferantan de sablovento ĉe la Granda Muro interne de Shanxi, sulkoplenajn lokojn sur la Leŭsa Altebenaĵo en norda Shanxi, sulkoplenajn lokojn sur Weibei-Altebenaĵo, Guanzhong-Ebenaĵon kaj regionon inter la montaroj Qinling kaj Daba. Post penado en dekoj da jaroj Shanxi certe fariĝos bela loko, utila al la ekonomia kaj socia disvolviĝo.
1  2