• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 16:09:22    
Okcidento de Ĉinio--Shanxi

cri

Loĝantaro
Loĝantoj: 35.96 milionoj
Loĝantara kresko: 0.713%
Nacioj: Hanoj konsistigas 99.4% de la tuta loĝantaro. Tie vivas ankaŭ hujoj, manĉuroj kaj mongoloj. La loĝateco de la provinco estas 174 homoj po kvadrata kilometro.
Ekonomio
Enlanda totala produktovaloro: 148.76 miliardoj da juanoj (en 1999)
Kresko: 8.4% (en 1999)
Pokapa poduktovaloro: 3834 juanoj
Procentoj okupataj de la unua, dua kaj terciara industrioj en la produktovaloro: 20.5%; 41.1% kaj 38.4%
Financa enspezo: 9.33309 miliardoj da juanoj
Ekstera komerco:
En 1999 la totala importa kaj eksporta valoro estis 2.033 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta estis 1.177 miliardoj kaj laboruloj eksportitaj eksterlanden enspezis 860.7 milionojn da usonaj dolaroj. Sole en 1999 Shanxi sendis 1883 inĝenierojn, teknikistojn kaj fakajn laborulojn eksterlanden.
Fremda investo:
En 1999 en la provinco estis 157 projektoj investitaj de alilandanoj, kaj oni fakte uzis 265 milionojn da juanoj. En Shanxi estas 2 980 alilandaj entreprenoj. La Frato-Kompanio de Japanio, MCME-kompanio de Usono, Philip-kompanio de Nederlando, Norda Elektra Aplika Kompanio de Kanado kaj aliaj ekfunkciis en Shanxi. De 1983, kiam en la provinco aperis la unua alilanda entrepreno, ĝis 1999, la provinco sankciis entute 2971 projektojn investitajn de alilandanoj, kiuj uzis sume 2.745 miliardojn da usonaj dolaroj.
Ĉefaj industrioj:
Elektronika, maŝina, farmacia, kemiindustria, fuela, manĝaĵa kaj turisma.
Trafiko
Fervojoj
En Shanxi funkcias 13 fervojoj. la Xi'an-a Fervoja Stacio kaj ĝia klasifikejo formis la plej grandan fervojan centron en la nordokcidento de Ĉinio.
Ŝoseoj
Xi'an estas centro de la provincaj ŝoseoj. De Xi'an radias 9 ŝtataj ŝoseoj. Ekspresaj aŭtovojoj longas 385 km.
Aviado
La Xi'an-a Fluĝaveno estas unuaklasa aerodromo de nia lando, taŭga por diversaj aviadiloj. Xianyang-aerodromo sub la Xi'an-a Fluĝaveno estas aviada nodo en la nordokcidento. La aerodromo estas grandigata. En Shanxi estas 119 aerlinioj, kiuj ligas la provincon kun 51 ĉinaj urboj kaj multaj urboj de aliaj landoj.
1  2