• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-21 16:54:19    
Maljuna diplomato kiu alportis finnlandan fabelon al Ĉinio (foto)

cri

En iu vespero de la fino de la pasinta jaro, en la loĝejo de finnlanda ambasadoro en Ĉinio okazis speciala bankedo. En la bankedo, finnlanda ambasadoro en Ĉinio s-ro Bassin donis medalon premiitan de finnlanda prezidento al iu ĉina maljunulo. Tio estas la unuafoja ke finnlanda prezidento donis medalon al ĉino. Kio estas la ĉina maljunulo kiu gajnis la medalon? Kial li gajnis la honoron?

La ĉina maljunulo nomiĝas Du Zhongying kun 73 jaroj. Li antaŭe laboris en ĉina ambasadorejo en Finnlando kaj servis kiel ĉina ambasadoro en Vanuatua Respubliko kaj Kiribatia Respubliko. La afabla maljunulo dediĉas sian tutan vivon al la diplomatia afero.

Antaŭ 52 jaroj, 21-jaraĝa Du Zhongying diplomiĝis el Pekina Fremdlingva Instituto kaj laboris en la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, post nelonge li estis sendita al la ĉina ambasadorejo en Finnlando. Ekde tiam li intimiĝis kun Finnlando malproksima de Ĉinio je dekmiloj da kilometroj.

Kvankam pasis pli ol duona jarcento, tamen maljunulo Du Zhongying ankoraŭ klare momoras animstaton kiam li ekdisvolvis diplomatian laboron en Finnlando. Li diris al raportisto, ke Finnlando, tiu tute nekonata lando, pensigis al li la hejmlokon kaj orkideon en bambuaro de lia hejmloko.

"Kiam mi estis sendita al Finnlando, ho, kiel ĝoja mi estis, ĉar tie ĝuste estas mia sopirata loko. Finnlando, kiel bela nomo! Ĝi havas specialan altiran forton al mi, ĉar en la ĉina lingvo 'Finnlando' signifas aromplenan ordikeon, kiu ĝuste estas floro plej ŝatata de popolanoj en mia hejmloko."

Ĝuste kun tiel bela sentimento al ordikeo, Du Zhongying komencis sian diplomatian vivon en Finnlando kaj pasigis 15 jarojn tie.

Unuafoje piedpremante la finnlandan teron, Du Zhongying urĝe volis koni ĉion de la bela lando. Tamen tiam li ne scipovis la finnan lingvon, tio alportis malfacilon al lia laboro. Por plibone fari laboron, sub helpado de lingva instruisto, Du Zhongying eklernis la finnan lingvon kaj vaste legis literaturajn verkojn de Finnlando, inkluzive de multaj fabeloj.

"La instruisto rekomendis al ni iujn postlekciajn legaĵojn, inkluzive de multaj fabeloj. Mi rimarkis, ke la trajto de finnlanda fabelo estas tio, ke estas tre klara kontraŭstaro de bono kaj malbono, belo kaj malbelo. Tio multe helpas edukadon al infanoj. Mi do pensis, ke se mi havos tempon, mi tradukos tiujn librojn al la ĉina lingvo por ĉinaj geknaboj."

Tamen ĉiam okupiĝante en diplomatia laboro, Du Zhongying tute ne havis tempon por plenumi sian revon. Krom laboro en la ĉina ambasadorejo en Finnlando, li ankaŭ laboris en la ĉina delegacio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj servis kiel ambasadoro de Ĉinio en Vanuatua Respubliko kaj Kiribatia Respubliko. Post emeritiĝo en 1994, 64-jaraĝa Du Zhongying finfine havis tempon por ĉinlingvigi fabelojn.

Por traduki finnlandajn fabelajn rakontojn, Du Zhongying rifuzis amason da sociaj aferoj kaj tutanime sin dediĉis al la fabela regno. Ĝuante plezuron alportitan de fabelo, li ankaŭ prenis al si penigon de la traduka laboro. En la longega procezo, edzino de s-ro Du – s-ino Wu Baolu ĉiam akompanis lin, ŝi kune ĝuis plezuron kaj prenis penigon kune kun sia edzo.

1  2