S-ino Wu diris, ke por traduki la finnlandajn fabelojn kiel eble plej frue, Du Zhongying pagis multe da zorgo kaj energio.
"Li estis tre absorbiĝa, se li estas malhelpita de unu vorto, li do pensas pri tio eĉ en sonĝo. Tion mi povis helpe fari nur kopiadon de liaj manuskriptoj kaj mi servis kiel lia sekretario."
Kun la kompetenta asistanto, la traduka laboro de s-ro Du glate iris. Fine, post kvar jaroj, lia tradukita libro sub la titolo "Finnlandaj Fabeloj" eldoniĝis, ĝi estas la unua finnlanda fabela verko tradukita kaj eldonita de Ĉinio. Post eldoniĝo, la libro akiris ŝaton de multaj ĉinaj legantetoj, Du Zhongying finfine plenumis sian revon en juneco.
Vidante ke finnlandaj fabeloj tradukitaj de li povas eduki kaj komprenigi ĉinajn infanojn, Du Zhongying estas tre ĝoja.
"Multaj infanoj ŝatas tiun libron, nepo de unu el miaj amikoj telefonis al mi antaŭ nelonge. Tiu knabo demandis, kiam mi tradukos plian libron. Li ankaŭ diris al sia avino, ke li legis multajn fabelojn, tamen li opinias, ke la fabela libro tradukita de avo Du estas la plej interesa. Mi estas tre ĝoja aŭdinte tion."
Krom la libro "Finnlandaj Fabeloj", Du Zhongying ankaŭ ĉinlingvigis multajn finnlandajn verkojn, inkluzive de "Misio en Beogrado" verkita de finnlanda eksprezidento Martti Ahtisaari kaj "Elektitaj Noveloj de Finnlando" verkitajn de 11 famaj finnlandaj verkistoj.
La klopodado de Du Zhongying ne nur gajnis ŝaton de ĉinaj legantoj, sed ankaŭ akiris konfirmon de la finnlanda flanko. Por glori senĉesan klopodadon de Du Zhongying en akcelo de amikecaj rilatoj inter Finnlando kaj Ĉinio, septembre de la jaro 2004, finnlanda prezidento Tarja Halonen donis al li kavaliran medalon. Finnlanda ambasadoro en Ĉinio s-ro Bassin taksis:
"S-ro Du tradukis multajn finnlandajn literaturajn verkojn, mi opiniis, ke tio estas ege grava al la ĉina popolo por koni Finnlandon, li faris gravan klopodadon por tio. Ni opiniis, ke la ago de s-ro Du utilas plifortigi internacian interkomprenon."
Nuntempe, s-ro Du Zhongying refoje komencis traduki finnlandajn fabelojn. La maljunulo, kiu dediĉis la tutan vivon al diplomatia laboro, diris, ke traduki tiujn finnlandajn literaturajn verkojn estas lia plej grava laboro post emeritiĝo, li decidis fari ĉian eblan klopodadon por akceli reciprokan komprenon inter popoloj de Ĉinio kaj Finnlando kaj plue fari kontribuon al la kultura interfluo. 1 2
|