• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-21 16:27:00    
Ekstera interfluo de ĉinaj porcelanaĵoj en la frua periodo (foto)

cri

Karaj retlegantoj, antaŭ pli ol 1 700 jaroj bakiĝis ĉinaj porcelanaĵoj kaj tuj poste ili estis enkondukitaj al aliaj landoj. Nun kelkaj delikataj porcelanaĵoj estas ankoraŭ konservataj en mondaj famaj muzeoj.

Laŭ noto de historiaj libroj, historio pri enkondukiĝo de ĉinaj porcelanaĵoj al aliaj landoj komenciĝis en la 8-a jarcento. Tiam post atingo de tiuj porcelanaĵoj en la mezorienta regiono, unu el la originaj lokoj de la monda civilizacio, la porcelanaĵoj unue servis por reĝo kaj nobeloj. Ankaŭ plutokratoj dum komerca funkciado, gajnis porcelanaĵojn, kiuj estis rigardataj kiel mirindaĵo de koto al belaĵo ŝajne al jado. En la 9-a jarcento, Bagdado estis komerca centro de islama mondo kaj ĉinaj silkaĵo kaj porcelanaĵo fariĝis ĉefaj varoj dum komercado, precipe blanka porcelanaĵo kaj bluhela porcelano kontinue disvastiĝis al okcidento laŭ la pasejo.

Estis menciinde, ke navigisto Zheng He de Ming-dinastio, de 1405 ĝis 1433, dum 29 jaroj li 7-foje navigis al Atlantiko kaj reale ardigis eksteran komercon de Ĉinio. Tiam porcelanaĵoj por komerco ĉefe estis tiuj kun blua desegnado, kompreneble ankaŭ longquan-a blua porcelanaĵo kaj dehua-a blanka porcelanaĵo estis gravaj konsistigaj partoj. Zheng He ankaŭ kunportis multe da porcelanaĵoj de Jingdezhen kaj donacis al homoj, survoje, nun ili ankoraŭ estas konservataj en muzeoj de multaj landoj.

En Topkapi Muzeo en la turkia Istanbulo, troviĝas 13 058 ĉinaj porcelanaĵoj kaj ĉiuj kun bonkvalito estis bakitaj en oficialaj kilnoj, precipe porcelanaĵoj kun blua desegnado de ĉina Yuan-dinastio (1206—1368), ilia desegnado havas dense islaman stilon kaj kompare kun plejparto de porcelanaĵoj, konservataj en ĉinaj muzeoj, ili montriĝas superecaj. Tio plene pruvas, ke la eksportitaj porcelanaĵoj kun blua desegnado estis produktitaj laŭ mendoj de aliaj landoj kaj estis bakitaj el bonkvalita materialo.

1  2