En la 16-a jarcento, ĉinaj porcelanaĵoj disvastiĝis al Eŭropo kaj unue estis eksportataj al Portugalio. Post kelk-jara surmara komerca milito, nederlandanjo anstataŭis portugalojn kaj okupis potencan lokon en okcidenta Pacifiko, pro tio nederlandanoj fariĝis plej potencaj aĉetantoj de porcelanaĵoj de Jingdezhen. Respektive en 1636, 1637 kaj 1639, nombro de eksportitaj porcelanaĵoj de Jingdezhen aĉetitaj de Nederlando superis 10 milojn. Dum 100 jaroj de la 18-a jarcento, nombro de ĉinaj porcelanaĵoj eksportitaj al Eŭropo superis 60 milionojn.
Por akomodi al estetika kutimo de okcidentanoj, formo kaj arta stilo de eksportitaj porcelanaĵoj de Jingdezhen estis malsamaj kun porcelanaĵoj vendataj en ĉina interna loko, plejparto de tiuj porcelanaĵoj estis porcelanaĵo kun blua desegnado kaj ilia muldado ĉefe estis telero, bolvo kaj botelo. Tiuj porcelanaĵoj plaĉis al eŭropaj nobeloj.
Samtempe kun importo de ĉinaj porcelanaĵoj, kelkaj landoj sinsekve imitis kaj produktis porcelanaĵon. Iznik, sudokcidente de Istanbulo estas turkia Jingdezhen. En 1755, eŭropanoj finfine trovis Kaolinon kaj uzis ĝin por baki similan porcelanon en 1768.
Nun en francaj Louvre Muzeo, Versilles, germana Heideberg Muzeo, britaj British Muzeo kaj Victoria Muzeo, oni povas ĝui diversajn ĉinajn porcelanaĵojn. Aprecantoj estas ravitaj de tiuj pompaj porcelanaĵoj kaj oni admiras, ke ĉinaj prauloj havis tiel altan lertecon por baki porcelanon.
1 2
|