• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-24 15:59:11    
Ĉina aŭta industrio eniris en reorganizan kaj ordigan periodon

cri
Antaŭnelonge, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis studan raporton montrante, ke en la lastaj jaroj la ĉina aŭta industrio senĉese vastiĝis kaj la konkursa kapablo kelke altiĝis, sed la totala skalo de entreprenoj estas ankoraŭ malgranda. Sekve de la ordigo de la ĉina interna aŭta merkato, la ĉina aŭta industrio jam eniris en la reorganizan kaj ordigan periodon. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian raporton pri tio.
En la lastaj jaroj, pro la disvolvo de la ĉina ekonomio kaj la altiĝo de la vivnivelo de la popolo, aŭta konsuma postulo rapide pliiĝis, investo de la aŭta industrio kontinue varmiĝis, aŭtaj entreprenoj senĉese pliiĝis kaj multaj internaciaj translandaj aŭtaj grupoj fortigis kapitalan investon al Ĉinio. Sed de la mezo de la lasta jaro, la postulo de la ĉina aŭta merkato, precipe la postulo de aŭtomobiloj komencis stabile pliiĝi de antaŭa altrapida pliiĝo, eĉ aperis la situacio, ke livero superas postulon. Laŭ statistiko, en la lasta jaro, la ĉina aŭta produktokvanto kaj vendokvanto respektive superis 5 milionojn, interalie produktokvanto kaj vendokvanto de aŭtomobiloj okupis preskaŭ duonon.
Vicestro de la ĉina Mekanika Industria Asocio sinjoro Zhang Xiaoyu analizis, ke la ŝanĝiĝo de la merkato certe alportos grandan reguligon de la strukturo de la aŭta industrio. Li diris:
"La unua faktoro estas la ŝanĝiĝo de la internacia medio. De la kuranta jaro Ĉinio nuligis licencon de importaj aŭtoj, pli kaj pli multaj fremdlandaj aŭtaj fabrikoj partoprenos en la konkuro de la ĉina aŭta merkato. La dua estas, ke pro rapida vastigo de produkta kapablo alportita de la rapida pliiĝo de la aŭta industrio, formiĝis la situacio, ke livero superas postulon. En ĉi tiu stato, la konkuro de prezo kaj la konkuro de novaj produktoj estas la ĉefaj montroj de la merkato. Por malpliigi koston, entreprenoj certe vastigos skalon, tial tio akcelis kunigon kaj reorganizon inter entreprenoj."
Nun, Ĉinio havas pli ol 100 aŭtajn entreprenojn. Laŭ la statistiko de la ĉina Aŭta Industria Asocio, en 2004 la produktokvanto kaj vendokvanto de 10 grandaj aŭtaj entreprenoj de Ĉinio superis 80%, kaj produktokvanto de plej multaj aŭtaj entreprenoj estis tre malmulta, ies produktokvanto ne superas kelkdekmilon. En la lastaj jaroj, sekve de la ŝanĝiĝo de la rilatoj inter livero kaj postulo de la ĉina aŭta merkato, rapidiĝis paŝoj de reorganizo kaj ordigo de aŭtaj entreprenoj. En 2002, la ĉina plej granda aŭta fabriko—Ĉina Unua Aŭta Grupo aĉetis ĉinan nordan Tianjin-an Aŭtan Grupon. Poste ankaŭ mezskalaj aŭtaj fabrikoj rapidigis paŝojn de reorganizo.
1  2