• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-24 15:59:11    
Ĉina aŭta industrio eniris en reorganizan kaj ordigan periodon

cri

Por stimuli bonigon kaj reorganizon de la aŭta industrio, lastatempe la ĉina registaro publikigis novan politikon pri la disvolvo de la aŭta industrio, subtenas ke aŭtaj entreprenoj disvolvos grandajn entreprenojn kaj grupojn per la maniero de kapitala reorganizo, aŭ kunligos entreprenan federacion por atingi skalan efikon kaj industrian koncentritecon. Por entreprena federacio, kiu okupas pli ol 15% de la interna merkato, la registaro ankaŭ pluapaŝe liveros politikan favoron.
Pekina-Hyundai Aŭta Grupo estas kunkapitala entrepreno de Ĉinio kaj Korea Respubliko, kiu nur 2 jariĝas. Nun ĝia jara produktokvanto estas 150 mil. Meznivela administranto de la korporacio sinjoro Sun Zhenjie diris, ke ili alprenis iujn rimedojn por aktive trakti la premforton de reorganizo.
"Ankoraŭ ekzistas distanco al la skala ekonomio. Por frue esti forta kaj granda, ni planis senĉese fortigi skalon, en majo kaj junio de la kuranta jaro nia jara produkta kapablo atingos 300 mil, antaŭkalkule en 2008 atingos 600 mil. En la venda flanko ni planis ĉiujare krei novan produkton por altigi nian merkatan konkuron."
Specialistoj antaŭvidis, ke per konkuro, plej multaj ĉinaj aŭtaj entreprenoj, kiuj havas malgrandan skalon kaj malfortikan teknikan forton, retiriĝos el la merkato aŭ aliĝos al superecaj entreprenoj. La ĉina aŭta industrio formos kelkajn grandajn entreprenajn grupojn, kiuj havos grandan produktan skalon, relative fortan teknikan ekspluaton kaj serion da produktoj, kaj finfine ili regos plej grandan parton de la ĉina aŭta merkato.
1  2