• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-30 17:57:53    
Ĉinaj kaj fremdlandaj ekonomiaj personoj bone antaŭtaksas la disvolvan perspektivon de ĉina ekonomio

cri
Lastatempe en Pekino fermiĝis la 2-taga jarkunveno de 'Ĉina Disvolva Altranga Forumo'. En la kunveno, ĉu la ĉina ekonomio povos daŭre teni rapidan kaj sanan disvolvon, tio estas unu el la fokusoj atentataj de homoj. Ĉeestantoj opiniis, ke ekzistas en Ĉinio granda movforto, kiu akcelas la kontinuan, rapidan kaj sanan disvolvon de la ekonomio, kaj en la estontaj kelkaj jaroj la jara meznombra pliiĝo de la ĉina ekonomio je 8% estos realigebla.
En la lastaj pli ol 20 jaroj, la ĉina ekonomio konstante tenis la jarmeznombran pliiĝan rapidecon je pli ol 9%, kaj Ĉinio estas unu el la landoj, kies ekonomia pliiĝa rapideco estas plej alta en la mondo. La internacia socio ĝenerale opiniis, ke la akcela rolo de la disvolvo de la ĉina ekonomio por la monda ekonomio estas pli kaj pli forta, la pliiĝo de la ĉina ekonomio jam fariĝis la grava faktoro pri la tenado de viveco de la monda ekonomio. Tial, ĉu la ĉina ekonomio tenos rapidan kaj sanan disvolvon, tio fariĝis la varma temo de la kunveno.
Vicestro de la disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Sun Xiaoyu konigis, ke en la lastaj jaroj influita de senĉesa altiĝo de konsuma strukturo de ĉinaj loĝantoj, rapidiĝo de la procezo de industriigo kaj urbigo, kaj rapida transmovado de multaj industrioj de la mondo al Ĉinio kaj aliaj faktoroj, la ĉina ekonomio eniris en leviĝan tempon de nova pliiĝa periodo. Li opiniis, ke en la estonta periodo, ĉi tiuj faktoroj ankoraŭ estos ĉefaj akcelaj fortoj de la kontinua kaj rapida disvolvo de la ĉina ekonomio:
"En la estontaj 5 ĝis 15 jaroj, la akcelo de ĉinaj industriigo kaj urbigo, grandskala disvolvo de la konstruado de bazaj instalaĵoj en urboj kaj kamparo kreos grandan investan kampon. Cetere, altiĝo de enspezo kaj leviĝo de konsuma strukturo alportos kontinuan vastiĝon de konsuma postulo. Pere de la vasta interna merkato, sufiĉaj laborfortaj riĉfontoj, relative alta deponproporcio de loĝantoj, socia viveco instigita de la reformado kaj teknika kreo, la ĉina ekonomio tute probable daŭre tenos altrapidan pliiĝon."
Ankaŭ ĝenerala direktoro de akciorega limigita korporacio HSBC sinjoro John Bond opiniis, ke en la lastaj 5 jaroj, la disvolvo de la ĉina ekonomio akiris rimarkindan atingon, kaj sekve de la pluapaŝa rapidigo de reformadaj paŝoj, la ĉina ekonomio povas teni la tendencon de rapida disvolvo:
"La kuranta jaro estas la lasta jaro de la 10-a 5-jara plano pri la ekonomia kaj socia disvolvo de Ĉinio, en la 5 jaroj la ĉina ekonomio tenis surprize altan pliiĝan proporcion kaj samtempe bremsis la troan varmon de la ekonomio. La ĉina registaro ankaŭ firme decidis renkonti novajn defiojn, la defioj enhavas la komunan prosperigon de la interna landoparto, daŭran profundigon de la reformado de ŝtataj entreprenoj, stimulon de la interna postulo kaj plibonigon de la ĉina financa sistemo. Ĉi tio povos helpi al Ĉinio realigi kontinuan kaj stabilan ekonomian pliiĝon."
1  2