• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-30 17:57:53    
Ĉinaj kaj fremdlandaj ekonomiaj personoj bone antaŭtaksas la disvolvan perspektivon de ĉina ekonomio

cri

Laŭ plej freŝa studa raporto lastatempe finita de la disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, en la estontaj kelkaj jaroj, la ĉina jara meznombra ekonomia pliiĝa rapideco tenos ĉirkaŭ 8%, laŭ la nuna kurzo, en 2010 la ĉina totala enlanda produktovaloro superos 2 000 miliardojn da usonaj dolaroj kaj pokapa totala enlanda produktovaloro atingos ĉirkaŭ 1 700 usonajn dolarojn.
Ĉinaj kaj fremdlandaj ekonomiaj personoj tenas optimistan sintenon pri la disvolva perspektivo de la ĉina ekonomio, sed samtempe ili montris, ke en la disvolva procezo la ĉina ekonomio ankoraŭ frontas al multaj problemoj, se la problemoj ne estos bone solvitaj, la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio eble ne estos realigebla. Vicestro de la sinteza departemento de la ĉina Disvolva kaj Reformada Komitato sinjoro Han Wenxiu opiniis, ke la altrapideca disvolvado de la ĉina ekonomio pli kaj pli multe estas detenata de diversaj flankoj:
"Troviĝas 4 grandaj detenaj faktoroj kontraŭ la estonta disvolvo de la ĉina ekonomio. La unua estas riĉfonta bremso; la dua, media premforto; la tria, pliiĝo de laborforta kosto kaj la kvara, malsufiĉo de la kapablo de teknika kreo."
Estas menciinde, ke la problemoj jam kaŭzis altan atenton de la ĉina registaro. Parolante pri la solvo de la problemoj, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan diris:
"Ni klopodos por iri sur la vojon de malalto de riĉfonta konsumo kaj malmulto de media polucio, stimulos verdajn manierojn de produktado, vivado kaj konsumado, forte disvolvos cirkulan ekonomion kaj ĉiuflanke konstruos ŝpareman socion. Ni ankaŭ rapidigos disvolvon de scienc-tekniko, eduko, kulturo, higieno, sporto kaj aliaj sociaj aferoj, pluapaŝe bone faros enoficigon kaj socian garantion kaj senĉese altigos vivnivelon de la popolo."
Zeng Peiyan esprimis, ke en la estonteco Ĉinio ankaŭ fortigos enkondukadon de eksteraj kapitaloj kaj progresintaj teknikoj kaj instalaĵojn por malpezigi premforton el industriigo al riĉfontoj kaj ekologia medio. Samtempe kun tio, tenante ekonomian kontinuan kaj sanan disvolvon, Ĉinio klopodos por redukti diferencon inter regionoj, urboj kaj homoj por realigi la harmonian disvolvon de ekonomio kaj socio.
Kiun influon la disvolvo de la ĉina ekonomio kaŭzos al la monda ekonomio, tio ĉiam estas la temo atentata de internaj kaj fremdlandaj diversrondaj personoj, la ĉeestantoj opiniis, ke la influo el la disvolvo de la ĉina ekonomio al la monda ekonomio senĉese fortiĝos kaj Ĉinio daŭre liveros vastan merkaton kaj investan ŝancon por aliaj landoj de la mondo. Parolante pri tio ĝenerala direktoro de akciorega limigita korporacio HSBC sinjoro John Bond diris:
"En la lastaj 25 jaroj, la ĉina ekonomio ekstere malfermis pordon, en la procezo Ĉinio jam superis Japanion kaj estas la 3-a granda komerca lando de la mondo. En la estontaj 25 jaroj, mi opinias, la ĉina influo estos pli granda ol hodiaŭ. Ankaŭ spertoj de aliaj aziaj landoj montras, ke kontinua 40-jara altrapideca pliiĝa proporcio estas probabla, se la punkto ankaŭ estas taŭga por Ĉinio, Ĉinio ĵus finis duonon de la surpriza vojo, mi plenas de fido, per elstara kapablo Ĉinio traktos defion kaj daŭrigos sian brilon."
1  2