• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 17:26:25    
Vojaĝo en Tianshui (2)

cri
LEGENDO PRI TIANSHUI
Tianshui kun longa historio estas fama industria urbo de la provinco Gansu. Restante en ĝi, mi informiĝis pri la deveno de ĝia nomo.
En la ĉina lingvo Tianshui signifas "ĉielan akvon". Legendo diras, ke iutage en la unua jarcento a.K. sude de la nuna Tianshui subite ekbrilis ruĝa lumo sur la tero, kiun sekvis fulmo- tondroj kaj tertremoj. La tero fendiĝis kaj akvo el la ĉielo verŝiĝis en la fendon kaj formiĝis lago. Ĉar la akvo estis pura kaj dolĉa, oni do diris, ke ĝi estas ligita kun tiu de la ĉielo kaj donis al ĝi la nomon Ĉiela Akvo. Poste, oni nomas Tianshui (ĉiela akvo) la urbon konstruitan ĉe la laĝo. Sciencistoj analizis, ke la lago formiĝis de tertremo kaj la akvo en ĝi venis el fontoj.
Kvankam la lago sekiĝis antaŭ tre longe, tamen en Tianshui ankoraŭ videblas multaj fontoj kun bonkvalita akvo. Oni diris, ke pro longatempa trinkado de tia akvo Tianshui-anoj havas haŭton tre delikatan. Tie estas ankaŭ multaj termofontoj, kies akvo estas utila por kuraci kronikajn malsanojn kaj dermatozon. Banado en termfonto estas bona ripozo por Tianshui-anoj. Dum mia restado en la urbo oni plurfoje proponis, ke mi banu min en termofonto, tamen pro hasteco mi ne havis tempon por la ĝuo.
RAKONTO PRI SILKA POŜTUKO
La Silka Vojo naskiĝis kaj disvolviĝis pro silkaĵa komercado, tial ĉio, kio koncernas silkaĵojn, multe interesis min. En Tianshui oni rakontis al mi pri silka poŝtuko.
La rakonto temas pri bela kaj kortuŝa amafero: En la 4-a jarcento en Tianshui vivis paro da junaj geedzoj. Ili estis Su Hui kaj ŝia edzo Dou Tao, honesta ŝtatoficisto, kiu tamen estis kalumniita de insidemulo kaj ekzilita aliloken por fari pezan servutadon. La 23-jara Su Hui devis vivteni sin per brodado. Pasis kelkaj jaroj kaj ŝi neniun informon ricevis de sia edzo. Ŝi ege sopiris al li kaj verkis poemon por esprimi sian malĝojon. Ŝi faris brodaĵon kun la versoj sur silka poŝtuko. Tamen neniu komprenis la poemon, ĉar ĝi estis palindromo el 112 ideogramoj.
Dank'al la klopodado de Su Hui, fine estis reĝustigita la verdikto pro Duo Tao. Li denove ŝtatoficistiĝis. Memore al la bonkora kaj kuraĝa Su Hui, oni konstruis altan arkaĵon.
Mi iris tien por rigardi la arkaĵon, sed, bedaŭrinde, kun tempopaso la rakaĵo jam ne videblas kaj mi vidis nur kelkajn rompitajn steleojn pri ghi.
Ĝojindas por mi, ke la kortuŝa rakonto jam gravuriĝis en la memoro de la popolo.
1  2