• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 17:26:25    
Vojaĝo en Tianshui (2)

cri

CERMIKAJ FIGUROJ DE HOMO KAJ KAMELO
La Silka Vojo multe faciligis la kulturan interŝanĝon inter Oriento kaj Okcidento. En 1965, en Qin'an-gubernio, Tianshui, oni elterigis aron da trikoloraj ceramikaj figuroj de homo kaj kamelo. Ili estas la plej belformaj kaj plej grandnombraj historiaj objektoj de Tang-dinastio elterigitaj ĝis nun en Gansu-provinco. Inter la ceramikaj figuroj ne mankas tiuj de ĉinaj nacimalplimultanoj kaj okcidentaziaj komercistoj, kameloj kaj ĉevaloj.
En la Provinca Muzeo de Gansu kaj Gubernia Muzeo de Qin'an mi vidis tiajn figurojn. Iu el ili bildigas homon altan 78.8 cm kaj tirantan kamelon 94 cm. La tiranto estas tre eleganta, kun nigra ĉapo sur la kapo, botoj sur la piedoj kaj flav-verda robo kun neĝblanka kolumo turnita eksteren. Li, kun grandaj okuloj en profundaj orbitoj, alta nazo, larĝaj nazloboj, nigraj-flavaj haroj kaj barbo, aspektas kiel tipa okcident-azia komercisto. Apud li staras kamelo henanta kun alte levita kolo. Krome, en la gubernia muzeo estas ankaŭ ceramikaj figuroj de okcident-azianoj tirantaj ĉevalon aŭ rajdantaj sur ĝi, trikoloraj ceramikaj figuroj de kamelo, persaj moneroj kaj aliaj historiaj objektoj rilataj al la okcident-azia kulturo. Ili montras la amikan kontakton inter la popolaj ĉina kaj okcident-azia en la antikveco.
La elterigitaj hisoriaj objektoj montras ankaŭ, ke preskaŭ samtempe kun la naskiĝo de la kameltirantaj homfiguroj enkondukiĝis en Tianshui okcident-aziaj muzikiloj, kiaj konghou-o, bivo kaj fluto, kaj belaj muzikaĵoj de Qiuci, Yutian kaj Shule. Tie furoris ankau okcident-aziaj dancoj ne nur inter aristokratoj, sed ankaŭ inter popolanoj.
Komercado sur la Silka Vojo multe prosperigis la ekonomion de Tianshui. Tie vendigĝis produktaĵoj de okcidenta Azio kaj kreskis ĝiaj fruktarboj. Kompreneble, ankaŭ produtaĵoj de Tianshui, kiaj lakaĵoj, silkaj tapiŝoj kaj droĝerboj, eksportiĝis al okcident-aziaj landoj.

1  2