• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-04 16:21:50    
Konfuceanismo, kremo de la orienta kulturo (foto)

cri

Kion oni faras, kiam la socio progresas, produktado disvolviĝas kaj materialoj abundas? Tiam oni povas kune ĝui la fruktojn, ĝui dolĉan vivon, remaĉi la feliĉan familiarecon, prikanti noblecon de virtoj, admiri la grandecon de la naturo, rememori la travivaĵon, rememori la kontribuon de antaŭaj generacioj, ĝui intimecon de la familianoj kaj heredigi ĉion tion al la posteuloj per arta formo — muziko. Post pena laboro oni revenas hejmen, kaj post ripozo oni sin preparas por laboro en la sekvanta tago. En bela melodio oni retrovas sin mem. Oni reciprokas gratulon pro la respektiva sukceso en orda konkurenco, ĉar la honoro apartenas al la granda familio. Oni konkurencas por forigi konkurencon, kaj la komuna plezuro estas stimulata kaj akumulata per konkurenco, jen arto de konfuceanismo por regado de lando. Praktikado de etiko rezultigas pacon de la mondo.

Fideleco, valorkoncepto

Konfuceanismo plene esprimas la respekton de orienta valorkoncepto al la homoj. Respekto al la homoj signifas respekton al la valoro, personeco kaj ekzista spaco de la homoj. "Fideleco" de konfuceanismo esperas, ke la homoj estos toleremaj kaj humilaj. Fideleco estas unu el la esprimoj de orienta humanismo. La "fideleco" de konfuceanismo postulas egalecon kaj reciprokan respekton, ke oni identigu personecon de aliaj kun la sia, identigu alies rajtojn kaj interesojn kun la siaj, alies rajton de disvolviĝo kun la sia. Porkonfuceanismo "mi" ne estas kriterio por ekzameni la universon, nek reganton de la universo, nek prapeka, "mi" estas kompano de la universo kaj amiko de la naturo. "Mi" en konfuceanismo unue estas ekvilibra koncepto, estas nek potenca nek malforta, sed pacama, natura kaj organika ekzisto. La naturo valoras pro sia naskipovo, kaj la homoj valoras pro sia naskiĝo en la naturo. Tio signifas, ke la beleco de la homoj kuŝas en tio, ke la homoj povas egalrajte interŝanĝi kun la ekstero, organike influi unu la alian kaj disvolviĝi kune. La valoro de la homoj kuŝas en harmonio kaj progresemo, respekto kaj rekompenco al la naturo. Kiam la homoj konfirmas sian rolon kaj valoron, ili havas kontenton pro sukceso kaj signifopleneco. Dividi kun aliaj tiun belan senton, jen ekspliko de "fideleco". Konfuceanoj opiniis, ke ĝui kun aliaj la belecon kaj valoron de personeco estas unu el la metodoj por realigi la idealon. Por akiri sukceson, oni devas respekti aliajn, egale trakti ilin kaj dividi kun ili interesojn, alie homeco vizaĝos degeneron kaj variiĝon, kaj oni perdos senton de belo kaj signifopleneco, falos en konsterniĝon kaj sekve bedaŭron kaj ĉagrenon.

1  2