• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-04 16:21:50    
Konfuceanismo, kremo de la orienta kulturo (foto)

cri

Socia evoluo bezonas konfuceanismon

Evoluo de la socio donas al konfuceanismo sufiĉan ekzistan spacon kaj gloron pro ties rolo de esenco kaj ekstrakto de la orienta kulturo. Pro la ekzisto kaj disvolviĝo la socio havas internajn kontraŭdirojn, kaj la solvo de la kontraŭdiroj bezonas "mezan vojon" (moderecon), bezonas konfuceanismon, kiu trovis kaj perfektigis la doktrinon pri "meza vojo". La internaj kontraŭdiroj de la socio devas esti solvataj per "meza vojo", dum la eksteraj kontraŭdiroj devas esti solvataj per alia maniero. La eksteraj kontraŭdiroj estas solvataj ĉefe per la leĝo pri "ekzistebleco de sukcesintoj". Kaj la veraj sukcesintoj devas esti grandanimaj por akcepti aliajn naciojn kaj iliajn kulturajn tradiciojn. Konfuceanismo estos komprenata kaj ŝatata de la tuta mondo en la nemalproksima estonteco. Tutmondiĝo rapidigis renkontiĝon kaj intermiksiĝon de la granda familio de la homaro. Paco estas la komuna deziro de la homaro. Kontraŭdiroj inter la landoj kaj tiuj inter la nacioj iom post iom fariĝas internaj kontraŭdiroj en la granda "tribo" de la "monda vilaĝo". Vasta dialogo kaj kunlaboro jam fariĝis komuna kono de la homa intelekto. Por orda konkurenco, altefika kunlaboro kaj prudenta solvo de la naciaj konfliktoj en la interesoj de ambaŭ rivaloj, la plej bona rimedo estas "meza vojo". Oni pli kaj pli profunde komprenis la saĝon de konfuceanismo. Solvi la ekzistantajn kontraŭdirojn estas preparo por la nova rondo de konkurenco kaj levo de povo de kreado. La sukcesinto en la konkurenco devas pli bone kunlabori kun la rivalo por konservi kaj plivastigi la sukceson. Kulturi sian merkaton kaj havigi al si sufiĉe da fuelo estas nepre necese por efektivigi daŭrigeblan disvolviĝon. En iuj kazoj kunlaboro estas plej bona konkurenco kaj konkurenco celas nenion alian ol pli bona kunlaboro. La homoj bezonas ne nur dialogon kaj komunajn interesojn en la ekonomia vivo, sed ankaŭ kunlaboron en spirito, kulturo kaj vivo por iri al bela estonteco.


1  2