• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-06 15:24:54    
Ventra Danco (Raks Sharqi) kaŭzas novan komercan ŝancon

cri
Karaj amikoj, nun fortikigo de korpo jam estas la parto de amuza vivo de homoj en ĉinaj grandaj kaj mezaj urboj, eĉ la moda ĉaso de junuloj en Ĉinio. Hodiaŭ ĉinoj fortikigas siajn korpojn ne nur en sporthaloj, sed ankaŭ en kluboj de fortikigo de korpo. Troviĝas en Ĉinio multaj manieroj de fortikigo de korpo, ekzemple Jogo, shaping kaj Salsa. Nun, iu nova maniero Ventra Danco (Raks Sharqi) estas tre bonvenigata de virinoj. Kun melodia araba muziko belaj virinoj ĉarme svingas lumbojn kaj ventrojn, tio impresas, kvazaŭ vi estus en antikva Egiptio, ĝuante la antikvan kulturon. Karaj aŭskultantoj hodiaŭ ni kune kun vi vizitu la novan manieron de fortikigo de korpo---Ventra Danco (Raks Sharqi).
Karaj amikoj, nun la aŭdata sceno estas la surloka stato en la Virina Klubo Kexin. Juna instruistino fraŭlino Wen Kexin instruas la ĉinstilan korposkulptan ventran dancon al lernantoj, kiun ŝi kreis. Sekve de la gracia araba muziko lernantoj ĝuplene svingis siajn lumbojn, ventrojn kaj brakojn. Kvankam la movo ankoraŭ estas iom fremda, tamen ilia entuziasmo ne estas malsupera ol la entuziasmo de vera dancisto de ventra danco. Laŭ ĝenerala opinio, la ventra danco apartenas al junaj fraŭlinoj, sed en la klubo, ni konatiĝis kun 53-jara virino sinjorino Liu. Ŝi sciigis raportistinon:
"Mi iom estas grasa, kaj la ĉinstila korposkulpta ventra danco emfazas abdomenan movon, tial mi sentas, ke la ventra danco eble havos rolon por mia korposkulpto. Alia kialo estas la muziko, la muziko de ventra danco estas varma kaj vigla, mi tre ŝatas. En la komenco, mi iom timis, ke eble la movoj de la ventra danco estas tre komplikaj, sed nur post 2 kursoj, la maltrakvilo tute estis glatigata. Eble mi lernas la movojn pli malrapide ol junulinoj, sed mi povas kompreni la ĉefajn punktojn de movoj. Mi tre ŝatas la ventran dancon."
La Virina Klubo Kexin fondiĝis en 2003 en Pekino, la kreintino estas fraŭlino Wen Kexin. Wen Kexin ŝatas araban muzikon de sia vizitado al universitato. Antaŭ 5 jaroj, ŝi finis sian lernadon en Wuhan-a Muzika Instituto kaj venis al Pekino por serĉi pli bonan disvolvon en kanta flanko. Iuŝance, ŝi partoprenis en la aktivado de kolekto de arabaj muzikaj materialoj, ŝi diris, ke unuafoje ŝi vidis ventran dancon, ŝi tuj ŝatis ĝin:
"En egipta antikva turisma ŝipo, dancistoj surprizis min, ilia ventra danco estis tiel ĉarma, tiel senbrida. Tiam mi tuj ŝatis ĝin. Sed mi estas la tradicia ĉina fraŭlino, tial tiam mi ne havis la kuraĝon danci la ventran dancon, ĉar la danco estas iom koketa. Reveninte hejmen, mi komprenis, ke tiam en Eŭropo kaj Ameriko kluboj de la ventra danco jam estas tre popularaj, sed en Ĉinio tio ankoraŭ estas blanka, mi volas plenigi la blankon."
1  2