• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-06 15:24:54    
Ventra Danco (Raks Sharqi) kaŭzas novan komercan ŝancon

cri

Havante la penson, flaŭrino Wen Kexin refoje venis al mezoriento, sed pro la lingva problemo, ŝi nur per televizia kamerao registris ĉion, kion ŝi vidis, kaj poste faris imiton. Saĝa flaŭrino Wen Kexin rapide komprenis la ventran dancon. Samtempe ŝi sintezis stilojn de Libano, Sirio, Egiptio, Turkio kaj aliaj lokoj de mezoriento. Ŝi ne limigis la jam ekzistantan manieron de ventra danco, sed kunigis elementojn de ĉinaj naciecaj dancoj kaj nunaj modaj dancoj en ĝin kaj fine kreis la simplan kaj facile lerneblan ĉinstilan korposkulptan ventran dancon. Samtempe en la instruado, ŝi ankaŭ de tempo al tempo revizias la dancon kaj igas ĝin pli konforma al stato de ĉinoj.
De la komenco la ĉinstila korposkulpta ventra danco estas varme bonvenigata de la merkato. Nur per 80 juanoj de renminbi oni povas trasperti la dancon, la prezo estas meza nivelo en la ĉina merkato de fortikigo de korpo. En la komenco en la klubo nur Wen Kexin instruis sian dancon, sed nun jam 9 instruistinoj en la klubo. Nun en Pekino, jam troviĝas 5 filioj de la Virina Klubo Kexin kaj pli ol 1 000 membrinoj. La plej maljuna membrino aĝas 64 jarojn, ankaŭ multaj fremdlandanoj en Pekino partoprenas en la klubo kaj ŝatas la ĉinstilan korposkulptan ventran dancon.
Ventra danco kaŭzas novan komercan ŝancon. Nun, Wen Kexin entreprenas konstruadon de filioj kaj trejnon de pli multaj instruistinoj. Laŭ konigo, nun ĉiujare laborantoj povas ricevi dekojn da telefonaj demandoj pri fondo de novaj filioj. Flaŭrino Wen Kexin plenas de fido pri la perspektivo de la merkato.
"Mia afero nun ne havas konkuron, ĉar nun en Ĉinio la ununura klubo pri la fortikigo de korpo per ventra danco estas mia klubo. Kaj la merkato estas granda, tial mi havas sufiĉan fidon pri mia afero. Mi volas disvolvi la ĉinastilan korposkulptan ventran dancon kiel ĉinan shaping kaj Yoga, kaj vastigi ĝin en tra la tuta Ĉinio, eĉ ekster Ĉinio kaj  ŝanĝi la ventran dancon kiel korposkulptan ekzercon kaj modan dancon."
Jen, la ĉina merkato de fortikigo de korpo jam havas 20-jaran historion. Sekve de la ĉina ekonomia disvolvo kaj la pliiĝo de konsuma nivelo de ĉinoj, la ĉina merkato de fortikigo de korpo jam havas grandan ŝanĝiĝon en la lastaj jaroj, fortikigo de korpo per ventra danco naskiĝis en la kadro. Ni havas kialon konvinkiĝi, ke senĉese naskiĝos pli kaj pli multaj novaj manieroj en la merkato, kaj ĉinoj havos pli multajn elektojn por fortikigi korpon.
1  2