• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-07 16:23:38    
Li Dongsheng kaj la internaciiga vojo de TCL

cri

Antaŭ 5 jaroj, TCL la unua elektis disvolvi produktojn kun propra marko en sudorientaziaj landoj. Laŭ informo, la decido estis farita de Li Dongsheng sub granda premforto. Ĝenerala direktoro de vjetnama filio de TCL sinjoro Yi Chunyu sciigis raportiston, ke tiama esploro montris, ke jara produkta kapablo de Vjetnamio jam superis la vendan kvanton de la merkato. Multaj homoj de TCL opiniis, ke Vjetnamio ne havas bonan disvolvan perspektivon. Sed serioze studinte la vjetnaman merkaton Li Dongsheng elmetis, ke tiam proporcio de populareco de koloraj televidiloj en vjetnamaj familioj estis nur 45%, kaj aĉetado de koloraj televidiloj koncentriĝis en grandaj kaj mezgrandaj urboj, la merkato de malgrandaj urboj kaj kamparo estis vasta, kaj la potenciala merkata kapacito estis granda. Cetere, bonkvalitaj kaj malkaraj koloraj televidiloj estis malmultaj kaj postvenda servado ne estis perfektiva. Tial Li Dongsheng donis specialan subtenon al la vendo en Vjetnamio. Yi Chunyu konigis:
"En la komenco de 2000, laŭ la ĉefflua opinio en la korporacio estu retiriĝo el la vjetnama merkato, oni diris, ke mankas ŝanco tie kaj risko estas tre granda, nur ni kelkaj frontaj administristoj opiniis, ke tie troviĝas multaj ŝancoj. Ĝenerala direktoro Li demandis min, kiom da tempo oni bezonas por vigligi la merkaton, mi respondis, ke 6 monatoj sufiĉas. Tial Li deklaris refoje doni al vjetnama grupo 6 monatojn."
La insisto de Li Dongsheng ricevis efikon. TCL ekspluatis novan produkton de kolora televidilo laŭ trajtoj de la vjetnama merkato, cetere li la unua en Vjetnamio kreis la servan promeson de '3-jara senpaga garantia riparo kaj tutviva riparo', pro ĉi tiuj rimedoj, la kolora televidilo de TCL profunde estas bonvenigata de vjetnamaj popolanoj.
Akirinte sukceson en la vjetnama merkato, Li Dongsheng sukcese igis la markon de TCL eniri en aliajn sudorientaziajn landojn, poste ĵetis rigardon al la eŭropa kaj amerika merkatoj. Malsame ol eniro en merkatojn de sudorientaziaj landoj, enirante en eŭropan kaj amerikan merkatojn, TCL elektis la strategion aĉeti kaj reorganizi lokajn famajn markojn. Antaŭ 3 jaroj, per pli ol 8 milionoj da eŭroj TCL aĉetis germanan entreprenon elektroaparatan korporacion Schneider, kiu havas centjaran historion, tial rekte eniris en la eŭropan merkaton. Li Dongsheng diris, ke konsumantoj de eŭropa kaj amerika merkatoj havas relative altan konon pri propraj markoj, tial per aĉeto de lokaj entreprenoj oni akiris maturajn markojn, vendajn vojojn kaj studajn bazojn, ĉi tio havas grandan helpon al la disvolvo de TCL en la aŭropa kaj amerika merkatoj.
La sukceso de du provoj firmigis la fidon de Li Dongsheng pri marŝo sur internaciiga vojo. En aŭgusto de 2004, TCL investante 130 milionojn da usonaj dolaroj aĉetis francan faman televidilan entreprenonThomson kaj organizis elektronan limigitan korporacion TCL-Thomson. Ĝis nun, en la mondo TCL jam havas 5 stud-ekspluatajn centrojn, 10 produktajn bazojn kaj pli ol 20 mil ofertajn retpunktojn. En 2004, TCL vendis pli ol 1 700 kolorajn televidilojn en la tuta mondo, pli multe je preskaŭ 50%. En la sama jaro TCL ankaŭ aĉetis francan fabrikon de movebla telefono Korporacion Alcatel kaj organizis la 7-an grandan fabrikon de movebla telefono en la mondo.
1  2  3