• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-07 16:23:38    
Li Dongsheng kaj la internaciiga vojo de TCL

cri

Por la internaciigo de TCL, fino de unua transmara aĉeto ne estas la fino de la tuta laboro, kiel igi postaĉetan entreprenon glate funkcii estas la grava problemo antaŭ Li Dongsheng. Li Dongsheng diris, ke en la procezo de transmara aĉeto, TCL tre atentas kunigon de kulturo kaj administra maniero inter malsamaj landoj kaj entreprenoj. Ĉi tiu punkto ankaŭ estis konita de la kunkapitala flanko. La unua teknika oficisto de la elektrona limigita korporacio TCL-Thomson sinjoro Jean-Claude Favreau sciigis raportiston:
"Ni tre aprobis elekton de ĝenerala direktoro Li Dongsheng, nia korporacio Thomson havas proprajn metodon kaj programon, kaj la kulturo de TCL enhavas proprajn metodon kaj programon, kultura reorganizo ne nur montris la kunigon de landaj kulturoj, sed ankaŭ enhavas kunigon de entreprenaj kulturoj, ĝia realigo estas la premiso de la sukceso de la tuta kunlabora strategio."
Li Dongsheng sciigis raportiston, ke en 2005 TCL planis vendan sumon je 70 miliardoj de juanoj de renminbi, kaj en 2010 la cifero atingos 150 miliardojn da juanoj de renminbi. Tiam TCL estos la mondnivela entrepreno kun internacia konkura forto.
1  2  3