• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-08 09:42:20    
Intelekta helpo al malriĉuloj helpis al Bijie iri sur riĉigan vojon

cri
Karaj amikoj, troviĝanta en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou la loko Bijie estis fama malriĉa montregiono, la vivtenado de preskaŭ 60% de loĝantoj estis ne solvitaj kaj preskaŭ duono de loĝantoj estis analfabetoj. Sed de post 1988 lokanoj kreis miraklon de vivo kaj disvolvo de la homaro en la Karsta regiono, kiun koncerna establaĵo de Unuiĝintaj Nacioj difinis malkonforma al loĝado de homoj: jarmeznombra pliiĝa rapideco de la loka ekonomio estas pli alta ol la tutprovinca meznombra nivelo; la nombro de malriĉuloj reduktiĝis de 4 milionoj al 600 mil. Kiel okazis la mirako?
'Homoj estis malriĉaj, la tero estis malgrasa kaj la medio estis malbona', tio estis vera priskribo de Bijie. Tie la montara areo okupis pli ol 90%, sed la nombro de loĝantoj en ĉiu kvadrata kilometro atingis 200. Pro la granda premforto de loĝantaro, tre raraj teraj riĉfontoj kaj malracia kultiva maniero, antaŭe tre malforta ekologia medio pli malfacile portis la ŝarĝon: 36 naciecoj vivantaj en la loko frontis al la minaco de perdo de bazaj vivkondiĉoj.
La ŝanĝiĝo komenciĝis en 1988. Tiama sekretario de la Guizhou-provinca Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao elmetis la ideon establi 'eksperimentan kvartalon pri ekspluato, helpo al malriĉuloj kaj ekologia konstruado' en Bijie. La ideo estis subtenata de la centra registaro, tiam la eksperimenta kvartalo oficiale fondiĝis kaj oni difinis la 3 temojn de 'ekspluato kaj helpo al malriĉuloj, ekologia konstruado kaj rego de multiĝo de loĝantaro' por ŝanĝi malbonan vivstaton de lokanoj.
En la sama jaro, establiĝis ankaŭ 'centra grupo de specialistoj kaj konsilistoj por intelekta helpo al foraj regionoj' kun la ĉefkorpo de centraj komitatoj de 8 demokratiaj partioj kaj la tutlanda Industria kaj Komerca Federacio, kaj oni komencis provadon pri intelekta helpo al malriĉuloj en la loko Bijie. Membroj de la grupo konsistis el specialistoj de karba, elektroenergia, kemiindustria kaj agrikutura flanko, la ĉefa funkcio de la grupo estas helpi realigon de la disvolva plano de eksperimenta kvartalo pri ekspluato, helpo al malriĉuloj kaj ekologia konstruado de Bijie, laŭ reala stato de la ekonomia kaj socia disvolvo de Bijie ĝustatempe elmeti proponojn kaj opiniojn, helpi al Bijie serĉi eksteran subtenon kaj fari esploron kaj studadon al gravaj programoj kaj altigi la efikon de helpo al malriĉuloj.
1  2  3