• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-08 09:42:20    
Intelekta helpo al malriĉuloj helpis al Bijie iri sur riĉigan vojon

cri

Nun, 17 jaroj pasis. Neta enspezo de lokaj kamparanoj ĉirkaŭ dekoble pliiĝis, kaj celo de ekspluato kaj helpo al malriĉuloj jam unuapaŝe estis realigita. Ĉina fama ekonomikisto, honora vicprezidanto de ĉina Demokratia Ligo kaj estro de la grupo de specialistoj kaj konsilistoj de eksperimenta kvartalo de Bijie, Li Yining konigis:
"Altigo de enspezo de lokaj komparanoj ĉiam estas atentata problemo. Preskaŭ ĉiuj demokratiaj partioj havas regionojn en la loko. Pli multa enhavo de harmonia socio estas senĉesa altigo de vivnivelo de kamparanoj. Laŭ la eksperimenta kvartalo de Bijie, ni vidis la punkton pri tio, kiel en malriĉa loko oni bone faru helpon al malriĉuloj kaj ekologian konstruadon."
De la lastaj 2 jaroj, lokaj vilaĝanoj finfine bone vivas. Kiel la familio de Zhou Guangfei, pere de la programo de helpo al malriĉuloj, la bredado de bonkvalitaj bovinoj, la profito de la familio almenaŭ superis 2 000 juanojn de renminbi ĉiujare, pere de plantado de hibridaj maizaj bonaj semoj kaj terpomo per teknika metodo, la rikolto superis 3 000 kilogramojn ĉiujare, kaj liaj filoj kaj bofilinoj laboras ekstere, pere de ĉi tio, la enspezo atingas almenaŭ dekmil juanojn de renmibi en unu jaro.
Ĉi tiu nombro ne estas multa por aliaj lokoj, sed por la alta kaj malvarma montregiono, kies alteco estas pli ol 2 000 metroj super la marnivelo, ĉi tiu afero neniam aperis antaŭe. En la multaj lastaj jaroj, sen ŝoseo, iri el la monto nur estis sonĝo por vilaĝanoj. Pro la fermo de informoj, ĉi tie oni ankoraŭ per plej antikva metodo faris plantadon.
Nun, grande ŝanĝiĝis! Malfermiĝis ŝoseo, akvo kaj elektro. Venis specialaj teknikistoj, ili instruis vilaĝanojn kiel ili science faru plantadon kaj bredadon; junuloj iris eksteren kaj poste alportis kapitalon kaj teknikon. 'Ĉiu kamparana familio bredu brutinon, kiu povas fari generon, plantu mu-on da trajta agrikutura produkto kaj havu laboran eksporton'. Ĝuste la plano pri helpo al malriĉuloj kaj ekspluato, ŝajne normala, favoris dekmilojn da kamparanoj.
En la lastaj 17 jaroj, la centraj komitatoj de diversaj demokratiaj partioj, tutlanda Industria kaj Komerca Federacio sufiĉe ludis propran superecon, aktive partoprenis en la helpo al malriĉuloj en Bijie, kaj organizis diversrondajn famajn specialistojn fari konkretan direktadon al la konstruado de eksperimenta kvartalo, sume enkondukis kapitalon je 300 milionoj da juanoj de renminbi, kontraktis pli ol 80 programojn, rekte investis diversajn kapitalojn je pli ol 70 milionoj da juanoj de renminbi, trejnis funkciulojn je pli ol 8 600 homfojoj kaj helpis eksporti superfluajn laborfortojn je pli ol dekmil.
1  2  3