• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-13 19:59:31    
Kie estas Wuhan?

cri
Wuhan estas la ĉefurbo de Hubei-provinco, en la meza parto de Ĉinio. Ĝi konsistas el tri partoj, t.e. Wuchang, Hankou kaj Hanyang.
Marte de 2003, en la Unua Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) de Ĉinio, s-ro Li Xiansheng, popola reprezentanto kaj urbestro de Wuhan, demandis antaŭ multaj ĉeestantoj inkl. de la tiama vicĉefministro Wen Jiabao: "Kie estas Wuhan?" Oni miris, kial la urbestro faris tiun demandon. Sed Wen Jiabao komprenis, ke li aludis, kiun rolon Wuhan devas ludi kaj kian pozicion ĝi devas havi en la ekonomia geografio. Pri tio Li Xiansheng faris paroladon, kiu multe interesis la ekonomikistan rondon.
Antaŭ nelonge, mi vizitis la urbon kaj ĝian urbestron Li Xiansheng.
Li Xiansheng naskiĝis en 1954. Li servis en la armeo kaj laboris en fabriko. En la bazaj unuoj li okupis sin pri dekoj da laboroj, tamen li neniam forlasis Wuhan. Li havas nedisigeblan rilaton kun la urbo.
Nia interparolo komenciĝis de la urba historio. Li diris:
"Laŭ esplorado, jam antaŭ dek mil jaroj homoj aktivadis en Wuhan. En ĝia antaŭurbo estas ruino de antikva urbo konstruita de Shang-dinastio kaj bone konservita hodiaŭ. En pluraj dinastioj Wuhan funkciis kiel trafika nodo de la akvovojoj kaj tervojoj. Tie vendiĝis diversaj varoj kaj aktivadis komercistoj de diversaj lokoj. Fine de Ming-dinastio (1368-1644) kaj komence de Qing-dinastio (1644-1911) Hankou estis unu el la kvar famaj urboj siatempe en Ĉinio kaj oni nomis ĝin urbo de kie oni povas veturi rekte al ĉiuj lokoj de la lando. En la lastaj jaroj de Qing-dinastio la industria disvolviĝo ekscitis la var-ekonomion de la urbo kaj dank' al siaj bonaj geografiaj kondiĉoj kaj aparta ekonomia pozicio ĝi fariĝis unu el la gravaj ekonomiaj urboj en Ĉinio." Per tiuj vortoj s-ro Li ne nur desegnis ĝian gravan konturon de la historia disvolviĝo, sed ankaŭ montris ĝian ekonomian rolon en la historio.
Koncerne la ekonomian disvolviĝon de la urbo, li diris: "Kun Wuhan kiel cirklocentro kaj kun 1200 km kiel radiuso, la granda cirklo ampleksas multajn gravajn ekonomiajn lokojn, kiaj Pekino, Ŝanhajo, Kantono, Shenzhen, Hongkong kaj Aomen. La ekonomia rolo de Wuhan ja estas neanstataŭigebla. Komence de la reformado kaj pordmalfermo Wuhan okupis la kvaran lokon laŭ la ekonomia forto en Ĉinio, sed poste ĝi postiĝis. La tri grandaj ekonomiaj zonoj, t.e. la delto de la Perlo-rivero, delto de Yangzi-rivero kaj la regionoj ĉe Bohai-maro, rapide disvolvighis kaj ludis gravan rolon en la tutlanda ekonomia disvolviĝo, dume la okcidenta parto de Ĉinio influate de favoraj politikoj multe disvolvis sian ekonomion. Ĉio ĉi tio paligis la koheran kapablon de Wuhan kaj multaj lokoj superis ĝin. En 2002 la sinteza ekonomia forto de Wuhan jam malleviĝis al la 11-a loko en Ĉinio."
1  2