• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-13 19:59:31    
Kie estas Wuhan?

cri

Kiel difini la ekonomian pozicion de Wuhan kaj kiel elvolvi ĝian superecon en la nova periodo, tio fariĝis aktuala problemo urĝe solvenda. Urbestro Li diris: "La laborraporto de la Ŝtata Konsilantaro montras, ke akceli la interŝanĝon kaj ekonomian kunlaboron inter la orienta, okcidenta kaj meza partoj de Ĉinio utilas al ilia kuna disvolviĝo. La ŝlosilo de konstruo de la bonhava socio en ĉiuj flankoj estas akceli la ekonomian disvolviĝon en la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio. La meza parto ligiĝas kaj al la oriento kaj al la okcidento kaj rolas kiel strategia gravito, tial nun elstariĝis la problemo konstrui la ekonomian cirklon kun Wuhan kiel la centro. En la regiono kun Wuhan kiel la centro troviĝas multe da urboj, kiuj ligiĝas unu kun alia kaj havas similajn kutimojn, morojn kaj kulturajn trajtojn kaj komunan historian originon. La loko havas gravan signifon por potenciĝo de la meza parto de Ĉinio. Tio estas ankaŭ reala bezono por konstrui sistemon de moderna merkata ekonomio. Wuhan havas pliajn avantaĝojn: ĝi estas ne nur unu el la plej grandaj trafikaj nodoj de Ĉinio, sed ankaŭ financa kaj komerca centro en la meza baseno de Yangzi-rivero. En la tempo, kiam multaj urbegoj de la mondo sentas mankon de akvo, Wuhan okupas la unuan lokon en la mondo lau pokapa akvokvanto de la loĝantoj kaj krom tio ĝia areo de riveroj kaj lagoj okupas la unuan lokon de Ĉinio. Wuhan estas unu el la 6 grandaj sintezaj industriaj bazoj de Ĉinio kaj ĝiaj optik-elektrona fabrikado kaj aliaj altteknologiaj industrioj, aŭtofabrikado, ferŝtala industrio kaj scienc-edukaj fortoj estas inter la plej progresaj en la lando. Kaj krom tio la politikoj ellaboritaj de la centra registaro por la granda ekonomia disvolvado en la okcidenta parto de Ĉinio estas favoraj ankaŭ al Wuhan kaj multe da aliaj urboj en meza Ĉinio. Lancho de multe da fundamentaj projektoj en la okcidenta parto de Ĉinio donis vastan spacon por disvolviĝo de la entreprenoj de Wuhan kaj ĝiaj proksimaj lokoj. Oni povas diri, ke se Wuhan bone disvolvos sian avantaĝan rolon, ĝi ne nur okupos utilan lokon en la enlanda merkato, sed ankaŭ akcelos siajn paŝojn en la marŝado al internacia metropolo."
"La konstruado de la ekonomia cirklo kun Wuhan kiel la centro estas problemo ne nur teoria, sed ankaŭ praktika," diris Li Xiansheng, kiu bone scias, ke la urba konstruado bezonas ne nur teorian bazon, sed ankaŭ diligentan penadon. Ekonomia disvolviĝo de Wuhan nun estas ne nur ŝanco, sed ankaŭ defio. Por atingi tiun celon oni bezonas kulturan, leghan, edukan, mediprotektan kaj aliajn garantiojn. Li Xiansheng diris, ke estiel gvidanto de nova registaro de la urbo, li firmdecide batalos malgraŭ la grandaj malfaciloj por konstrui la bonhavan socion en ĉiuj flankoj gvidante la 8.3 milionojn da urbanoj.

1  2