• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 17:02:55    
Fascinanta Dunhuang (1)

cri
Veturinte de la pasejo Jiayuguan okcidenten 360 km sur la dezerto, nia aŭtobuŝo atingis la urbon Dunhuang en la okcidenta ekstremo de la Koridoro Okcidente de la Flavas Rivero. En la buŝo estis alilandaj geedzoj. Ili montris sian notlibron, en kiu legiĝas ĉinlingvaj ideogramoj, al ĉina virino por konsulti. Ŝi legis "Ni veturas al ..." La ĉinino ankoraŭ ne finis la legadon, kiam la geedzoj konkure laŭte diris la vorton "Dunhuang", starigante la dikfingron. Je tio eksplodis rido en la aŭto.

Ĉiuj, ĉu ĉinoj ĉu alilandanoj, prenas Dunhuang kiel sian komunan cellokon, se ili vojaĝas laŭ la Silka Vojo.

ETERNA FASCINO

Dunhuang, vestita verde kaj ĉirkaŭita de dezerto, prosperis en historio. En 111 a. K. estis starigita la prefektujo Dunhuang, okcidente de kiu estis Xinjiang kaj mezaziaj landoj, tiel ke Dunhuang fariĝis trafika centro siatempe inter Ĉinio kaj Okcidento. En Tang-dinastio (618--907) la Silka Vojo atingis plenan prosperon de komercado kaj tiam en la prefektujo kolektiĝis multaj komercistoj. En la urbo funkciis specialaj instancoj por akcepti kaj fiksloĝigi ilin. Viglis bazaroj de la mateno ĝis la vespero. Ĉinaj komercistoj vendis silkaĵojn, porcelanaĵojn kaj teon, dum la alilandaj agaton, jadaĵojn kaj pelton. Ofte vidiĝis la scenoj, ke hindaj artistoj prezentis programerojn kune kun dresitaj elefantoj kaj leonoj kaj prestidigitis surloke, Dunhuang-anoj vendis etmanĝaĵojn, ĉinaj rakontistoj rakontis historiojn kaj alilandaj misiistoj predikis religiojn.

La antikva urbo Dunhuang allogas pli kaj pli multajn ĉinajn kaj alilandajn turistojn per siaj vidindaĵoj, kiaj Wowachi-lago, el kiu trinkis laŭlegende "ĉielaj ĉevaloj" 2000 jarojn antaŭe, Bruanta Sablomonto, Lunarka Fonto kaj Mogao-ŝtonkavernaro. Laŭ statistiko, la nombro de ĉinaj kaj alilandaj turistoj, kiujn akceptis Dunhuang, kreskis je 30% ĉiujare ekde 1990.

FONTO DE LA VIVO

Dunhuang situas en profundo de dezerto. Tie, ĉirkaŭ vilaĝoj kaj kampoj, apud kanaloj kaj vojoj, kreskas poploj en du vicoj. Dikaj trunkoj formas muron kaj branĉoj kaj arbedoj sub la poploj verdan kurtenon. Lokano diris, ke antaŭe en Dunhuang ventis tutjare, sed nun, dank' al forstoj, la rapido de vento malkreskis de 2.4 m/sek.al 1.9 m/sek. kaj sabloŝtormo atakis ch.ok tagojn jare, duone malpli multe ol en la pasinteco.

1  2