• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-26 17:02:55    
Fascinanta Dunhuang (1)

cri

En la urbo ĉie estas budoj de fruktoj. La tieaj vinberoj kaj melonoj estas tre ŝatataj, precipe la tieaj retmelonoj estas bonodoraj kaj sukeroriĉaj. Tial la loko estas honorita kiel melona urbo.

Danghe-rivero, kiu fontas el Qilian-montaro, nutras la urbon. Por malebligi dezertiĝon de la trafika centro la antikvuloj faris ĉion eblan. Historia materialo diras, ke en Tang-dinastio estis konstruitaj tie 37 kanaloj, en la prefektujo laboris ŝtatoficisto pri akvoutiligo kaj estis ellaborita kompleto da leĝoj pri akvoutiligo. Dank' al plena utiligo de la rivero, plialtiĝis la grena produkto-kvanto, kiu ne nur kontentigis la bezonon de la prefektujo, sed ankaŭ transportiĝis al aliaj lokoj de Ĉinio.

Ni atingis Nanhu-distrikton kaj tuj rapidis al Wowachi-lago, kiu ricevas akvon el degelinta neĝo de Qilian-montaro. Per la akvo lokanoj irigacias vastan vinber-ĝardenon. Ili diris, ke la irigacia kanalo estis konstruita de antikvaj ĉinoj.

BRUANTA SABLOMONTO KAJ LUNARKA FONTO

La Bruantaj Sablomonto majestas pro siaj ondantaj pintoj, kio donas pitoreskan pejzaĝon.

Estis tre malfacile surgrimpi la krutan sablomonton. Tamen turistoj ĉiamaniere klopodis por grimpi sur ĝin kun la celo aŭskulti bruon de sablo. Tiu scivolemo aperis jam en la antikveco: La 5-an de 5-a monato laŭ la ĉina lunkalendaro, Dunhuang-anoj surgrimpis la monton kaj iom poste kune malsupren glitis, kio donis tondran bruon aŭdeblan malproksime. El historiaj materialoj estas konate, ke iam okazis, ke la sablomonto muĝis somere, kaj ke nokte sur la monto videblis buntaj fajreroj. Bedaŭrinde, nun ne plu vidiĝas tiaj fenomenoj.

La loĝantoj de Shashan-vilaĝo proksime de la Bruanta Sablomonto vivtenas sin per turisma afero kaj ĉiuj familioj bredas kamelojn ja dispono por turistoj. Tagmeze la C sur la monto atingas 40 C kaj multaj reumatismuloj tiam venas sur la monton por fari sabloterapion.


1  2