La Lunarka Fonto kviete ripozas en la sino de la Bruanta Sablomonto. Kiam brilas sur la ĉielo la lunarko, en la fonto ĉiam speguliĝas ĝia bela bildo. La fiŝo kaj herboj en la fonto estas oficinale uzataj kaj pro tio ĝi portas la alian nomon Farmacia Fonto.
Ĉe la fonto staris antikva templo, el kiu aŭdiĝis sonorado matene kaj tamburado vespere. Poste, ĝi estis englutita de flusablo. Okcidente de la fonto maljuna monaĥino loĝas en kaduka domo. Dekojn da jaroj antaŭe, kiel oni diris, ŝi edziniĝis kaj havis infanon, sed ne estas sciate, kial ŝi monaĥinĝis. Mi kun scivolemo iris viziti ŝin. Kvankam ŝi jam estas kaduka, tamen beleco ankoraŭ videblas sur ŝia vizaĝo. Ŝi diris al mi, ke antaŭ kelkaj jaroj ŝin trafis kancero kaj ŝi tamen ne mortis, ĉar ŝi ankoraŭ ne finplenumis la voton pri riparado de la templo. Ĉiutage post sutro-recitado ŝi descendas la monton por forpreni forĵetaĵon ĉe la fonto. Ŝi proponis al mi tason da teo, dirante: "Ĝi estas infuzita en la font-akvo." La bongusta teo pensigis min, ke tiu ĉi maljunulino transvivis la malsanon eble dank' al la akvo.
Plej mirindas, ke la Lunarka Fonto, kvankam ĉirkaŭita de flusablo, estas neniam englutita de ĝi. Historia materialo konigas, ke en Dunhuang kvankam ofte ventis kaj la sablomonto moviĝis, tamen la sablo neniam atakis la fonton. Kaj plie, en la dezerto, kie la vaporokvanto estas 60-oble pli granda ol la pluvokvanto, la fonto neniam sekiĝas. Kiam mi forlasis la Bruantan Sablomonton en vespera krepusko, ekleviĝis sablo-vento de la montvalo al la montsupro. Mirinde, sableroj ne falis en la fonton!
EN VESPERA FOIRO
La nomita foiro estas fenestro por koni Dunhuang.
Ĝi lokiĝas ĝuste sur sidejo de antikva bazaro. Por ree prezenti la antaŭan imponecon Dunhuang-anoj konstruis tie elegantan arkadon imite al tiu de Tang-dinastio. Ambaŭflanke de ĝi staras po unu grandioza ceramikaĵa fresko, kun la titoloj "Komercado en Tang-dinastio" kaj "Sur la Silka Vojo". Ŝajnis, ke la antikva komerco daŭras sur la budoj de gemoj kaj juveloj antaŭ la freskoj. Sub fluoreskaj lampoj brilis diversaj komercaĵoj: kristalaj okulvitroj de Dunhuang, jadaj kapkusenoj de Xinjiang, arĝentaj pokaloj de la Interna Mongolio, lakto-kruĉoj de Tibeto, kolĉenoj de Birmo, tali-tranĉiloj de Nepalo kaj juvelujoj de Hindio. Plej plaĉis al mi paro da delikataj tintiletoj. Je tuŝeto ili eksonis agrable kun orelplaĉa eĥo. Mi kun plezuro aĉetis ilin kiel memoraĵon.
1 2
|