• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-27 18:02:50    
Fascinanta Dunhuang (2)

cri

La 18-jara Ma, ĉiujare transportas buteron el sia loko al Tibeto kaj vendas ĝin por aĉeti tie religiajn muzikilojn, kiaj korno, sonorilo kaj preĝrado, kuprajn akvokruĉojn kaj arĝentajn braceletojn, tre ŝatatajn de alilandaj turistoj. Butero estas facile vendebla en Tibeto, ĉar la tieaj temploj uzas buterajn lampojn kaj kultas budhostatuojn per buteraj floroj. En Lhasa li bone rilatas kun tibetaj paŝtistoj kaj bonzoj kaj kun komercistoj en Hindio kaj Nepalo. Ne timante longan vojon, li komercas ĉefe por aĉeti nepalajn peltojn en Tibeto, el kiuj li faras vestojn kaj vendas ilin en Dunhuang. Kompreneble, nun nemalmultaj, kia Ma, vojaĝas laŭ la Silka Vojo por fari komercadon.

Preskaŭ ĉiuj sidlokoj en tetrinkejo estis okupitaj. Vespere urbanoj post taga laboro kaj turistoj, laciĝintaj de la grimpo de Bruanta Sablomonto, vizitis la tetrinkejon. Apud la fontano kun buntaj akvo-radioj ili sidas en apogseĝo, manĝante bakitajn melonosemojn kaj ĝuante muzikon.

De iu manĝaĵ-budo aŭdiĝis bruoj de drinkantoj en fingr-divena ludo. Drinkemaj Dunhuanganoj sin amuzas per tia ludo. En la gubernia kroniko tekstas: "Pro ekonomia prospero la Dunhuang-anoj vivis kompare luksan vivon. Bele vestitaj, ili ofte festenis kun multaj drinkaĵoj..."

La budoj proponas manĝaĵojn kun diverslokaj gustoj de Ĉinio. Tie oni povas ĝui la sukon de la ĉina dieta kulturo.

La tieaj budoj plejparte estas entreprenataj de geedza paro. Mezaĝa Li Zhi kaj lia edzino proponas ekskluzive viandon preparitan en fajenca poto. La negranda fortika poto similas al antikva fajencaĵo. Ĉiuj potoj metighas sur milda fajro. Kiam bone stufiĝas la viando, la mastro tenajle portas la poton al kliento.

Li Zhi diris: "Alilandanoj, precipe japanoj, ofte vizitas mian budon. Kiam ili venas, mi balbute alparolas ilin japane, tio povas allogi al mi pli da klientoj."

Samkiel aliaj pli ol 600 budoj en la urbo, ankaŭ tiu de Li Zhi estas multe vizitata. Ĉiutage, kiam ili finas sian laboron, regas jam profunda nokto. Hejmen reveninte, ili devas prepari sin por la morgaŭa laboro. Je la tria aŭ kvara matene ili enlitiĝas kaj je la naŭa matene ili komencas labori en la budo. Li Zhi diris: "El laco venas plezuro por ni. Ni tre ĝojas, se nia servo kontentigas la klientojn." Montrante fingre al la blanka ĉapo sur sia kapo, li daŭrigis: "Ĝi, farita de mi mem, estas atesto de duaklasa kuiristo."

Fakte, Mogao-ŝtonkavernaro allogas pli ol la urbo Dunhuang mem. Ĝi estas arta paradizo, kiun mi vizitos dum mia sekva vojaĝo.


1  2