• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-29 18:33:10    
'Naskiĝtaga ĵurnalo'---nova komerca ŝanco de malnovaj ĵurnaloj

cri
Karaj amikoj, kion vi ŝatas elekti kiel naskiĝtagan donacon por viaj amikoj? Nun en Ĉinio, nova naskiĝtaga donaco—naskiĝtaga ĵurnalo estas tre populara. Kiel la nomo naskiĝtaga ĵurnalo ĝuste estas la ĵurnalo en la tago, kiam oni naskiĝis. La ideo fontas el tio, ke en 2001 post la venko de la pekina peto por la olimpikoj de 2008, ĉina persono, kiu klopodis por la peto, sinjoro He Zhenliang ricevis donacon el Internacia Olimpika Komitato---originalan eldonon de la brita ĵurnalo 'Times' en la tago, en kiu li naskiĝis. La informo stimulis komercan inspiron de multaj ĉinoj, ili speciale kolektas malnovajn ĵurnalojn kaj vendas ilin kiel naskiĝtagan donacon, nun en Pekino, Shenzhen, Nankino, Kantono kaj aliaj ĉinaj urboj ekzistas specialaj butikoj pri la naskiĝtaga ĵurnalo, eĉ iuj butikoj havas multajn filiojn.

En pekina speciala butiko pri la naskiĝtaga ĵurnalo Miaohang, raportistino renkontis sinjoron Gong, li aĉetas naskiĝtagan ĵurnalon por sia amikino. Li sciigis raportistinon:

"Mi sentis, ke kiel naskiĝtaga donaco, la naskiĝtaga ĵurnalo estas tre freŝa kaj havas memoran signifon. Mi sentis, ke per la naskiĝtaga ĵurnalo ŝi konos tion, kio okazis en la tago, kiam ŝi naskiĝis, kompare kun aliaj donacoj, ĝi havas pli profundan signifon."

Laŭ konigo, plej multaj konsumantoj de naskiĝtagaj ĵurnaloj estas junuloj kaj mezaĝaj homoj, ĝenerale ili aĉetas naskiĝtagajn ĵurnalojn por siaj amikoj kaj gepatroj. Krom la freŝeco, alia kialo de la popularo de naskiĝtagaj ĵurnaloj estas la kultura enhavo. Sinjoro Zheng Jun estas la mastro de la speciala butiko pri la naskiĝtaga ĵurnalo Miaohang, li diris, ke la naskiĝtagaj ĵurnaloj havas proprajn kulturan kaj historian enhavon, precipe en la granda urbo Pekino, la kultura atmosfero estas densa, multaj homoj tre atentas kulturon. Li diris:

"Ricevinte la naskiĝtagan ĵurnalon, oni ne nur povas koni tion, kio okazis en la tago, en kiu oni naskiĝis, sed ankaŭ koni kiuj gravaj aferoj okazis en la tago kaj kio okazis en la jaro, kiam oni naskiĝis. Tio estas la eksterordinara ekzisto de la donaco. Alie la donaco povas esti eterne flege konservata, ne nur en memoro sed ankaŭ per la maniero de reala objekto."

1  2