• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-29 18:33:10    
'Naskiĝtaga ĵurnalo'---nova komerca ŝanco de malnovaj ĵurnaloj

cri

Laŭ konigo de Zheng Jun, la prezaro rilatas al la datoj de naskiĝtagaj ĵurnaloj. Ekzemple prezo de ĵurnaloj el la 50-aj jaroj de la lasta jarcento estas ĉirkaŭ 300 juanoj de renminbi, kaj prezo de ĵurnaloj el la 90-aj jaroj de la lasta jarcento estas ĉirkaŭ 90 juanoj de renminbi, kompreneble la prezo de ĵurnaloj en la datoj, en kiuj okazis gravaj historiaj aferoj, estas iom alta. Nun multaj negocoj estas finitaj per internacia reto. Zheng Jun konigis, ke nun 30% de liaj negocoj estas faritaj per la internacia reto, kaj de la komenco en la lasta septembro, rapide pliiĝas la negoco de naskiĝtaga ĵurnalo. Nun la venda kvanto de ĉiu monato estas ĉirkaŭ 200 ĵurnaloj kaj enspezo estas ĉirkaŭ 40 mil juanoj de renminbi. Zheng Jun sciigis raportistinon, ke multaj gastoj ŝatas propre aĉeti la donacon por amikoj aŭ patroj ĉi tie, ili skribis sian sinceran deziron en karto liverita de la butiko Miaohang. Kompreneble iuj okupiĝintaj homoj aŭ aliurbaj homoj aĉetas la donacon sur reta stacio de Miaohang. En la reta paĝo raportistino vidis multajn vortojn lasitajn de gastoj. Sinjorino Li diris en la lasitaj vortoj, "Koran Dankon, pro via naskiĝtaga ĵurnalo mi donis al mia edzo surprizan ĝojon en lia naskiĝtago. La donaco vere estas bona!"

Flaŭrino Zhang ricevis la naskiĝtagan donacon en sia naskiĝtago, ŝi tre ŝatas ĝin. Ŝi diris, ke la donaco estas eksterordinara kaj signifodona, ĝuste pro tio nun ankaŭ ŝi elektis la naskiĝtagan ĵurnalon kiel donacon por siaj amikoj. Ŝi diris:

"Ĝis nun, mi ankoraŭ memoras la scenon, ricevinte la donacon, mi pensis, ke eble estas ĉokolado aŭ aliaj normalaj donacoj, sed kiam vi vidis la ĵurnalon de la tago, en kiu mi naskiĝis, mi tre ĝojis! Kompare kun freŝaj floroj ĝi havas pli multan signifon."

La negoco disvolviĝas bone nun, sinjoro Zheng Jun pensas fondi filiojn en aliaj urboj kaj establi la reton pri komuna ĝuo de riĉfontoj. Li diris, ke la riĉfontoj de malnovaj ĵurnaloj estas malmultaj, tial necesas komuna ĝuo de riĉfontoj.

Parolante pri la disvolvo, sinjoro Zheng Jun plenas de fido:

"En la komenco de nia butiko en la lasta decembro, nur 4 butikoj faris la negocon en la tuta lando, sed nur 5 monatoj pasis, nun jam kelkdekoj da butikoj vendas naskiĝtagajn ĵurnalojn. La afero rapide disvolviĝas, multaj homoj faras aŭ preparas fari la negocon. Mi konvinkiĝas, ke la naskiĝtaga ĵurnalo havas grandan merkaton, precipe en urboj kun densa kultura atmosfero."

Sendube, enkonduki kulturan koncepton en naskiĝtagan ĵurnalon estas la plej granda venda punkto.


1  2