• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-10 09:39:14    
Triamonata Foiro de la baj-oj

cri

La Triamonata Foiro estas grandioza festo de la baj-oj. Ĝi okazas ĉiujare de la 15-a ĝis la 20-a de la tria monato laŭ la luna kalendaro ĉe la piedo de Djancang-monto okcidente de la urbo Dali, provinco Junnan.

La Triamonata Foiro de Dali estis nomata antikvece Avalokitesvara Festo kaj fariĝis foiro en la regperiodo de imperiestro Gaŭzong de Tang-dinastio antaŭ pli ol 1 300 jaroj. Oni diras, ke ĝi originas el budhisma legendo: Antaŭ tre tre longe vivis demono ĉe la lago Erhai, kiu ĉiutage manĝis la okulojn de pli ol 30 homoj. Vidinte la baj-ojn suferantaj, Avalokitesvaro, la baj-oj konstruis ŝedon por kulto kaj sutrorecitado en la 15-a de la tria monato, kiam Avalokitesvaro descendas al la homa mondo. Iom post iom formiĝis la tradicia festo de la baj-oj.

Cirkulas alia legendo: Ĉe la lago Erhai vivis fiŝisto Aŝan. Iun tagon li fiŝis per reto sur ŝipo, sed la reto ĉiufoje estis malplena. Li do ludis kordmuzikilon kantante melankolie. La melodio kortuŝis Aŝjang, la trian princinon de la Drakoreĝo de Erhai. Ŝi venis sur la ŝipon por helpi la fiŝiston. Nun la reto estis ĉiufoje plenplena de grandaj fiŝoj. En laborado ŝi esprimis sian amon al Aŝan. Ĉi tiu iris hejmen kun ŝi. Ili fondis feliĉan familion. En la 15-a de la tria monato estis la Luna Foiro ĉiujare okazanta en la ĉielo. La feoj koltiĝis en la Luna Palaco. Aŝjang metamorfozis sin en oran drakon kaj portis Aŝan al la foiro en la Luna Palaco. En la foiro ili vidis, ke ĉie estis perloj, gemoj kaj feaj kuracherboj, sed ne fiŝreto kaj agrikulturilo. Reveninte al sia vilaĝo, ili rakontis al la samvilaĝanoj pri la luna foiro en la ĉielo. Oni proponis aranĝi tion ankaŭ en la homa mondo. Tiel oni organizis tian foiron ĉiujare en la 15-a de la tria monato ĉe la piedo de Djancang-monto.

En longaj jaroj la Triamonata Foiro jam fariĝis grava festo de la baj-oj kaj nun ĝi estas grandioza kunveno de materiala kaj kultura interŝanĝo. Ĝin vizitas, krom baj-oj, ankaŭ ji-oj, tibetanoj, lisu-oj, naŝi-oj, nu-oj, huj-oj kaj han-oj.

1  2