• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-10 09:39:14    
Triamonata Foiro de la baj-oj

cri

La Triamonata Foiro de Dali estas ja spektaklo. En la foirejo flirtas koloraj flagoj, abundas tendoj kaj ĉie estas buntaj varoj. En festaj vestoj, oni svarmas tien por aĉeti bezonaĵojn laŭ sia plaĉo kaj ankaŭ vendi siajn lokajn produktaĵojn. Plej allogaj estas standoj kun varoj bezonataj de diversaj naciecoj, kiel ekzemple, silkaj fadenoj bezonataj de baj-aj virinoj por kudrado, braceletoj, orelringoj, perlaj ĉenoj kaj taliĉenoj ŝatataj de baj-aj junuloj, feltaj ĉapoj kaj buterkruĉoj preferataj de tibetanoj, pasamentoj kaj koloraj rubandoj necesaj por naŝi-oj kaj ji-oj ktp.

La plej atentokaptaj estas marmoraj metiartaĵoj internacie renomaj. Ili estas originalaj kaj elegantaj. Se oni diras, ke tiuj metiartaĵoj montras la saĝon de la baj-oj, do la delikataj brodaĵoj simbolas iliajn laboron kaj amon. En ĉiuj anguloj de la Triamonata Foiro videblas tiaj brodaĵoj, kiaj stri-desegnaj kaptukoj, ruĝaj kaj verdaj ŝuoj broditaj, sakoj kun desegnoj de drako kaj fenikso kaj antaŭtukoj kun figuroj de ambirdoj ludantaj en akvo. Ili estas ofte aĉetataj de baj-aj junuloj kiel donaco por iliaj amatoj.

En la Triamonata Foiro vendiĝas ankaŭ multaj famaj lokaj produktaĵoj, kiaj trufo, konfitaĵo, giromitro, orelfungo, papero kaj lignaj mebloj. Nutroriĉa kaj bongusta estas fiŝo de Dali, stufita en fajenca poto, kun dekkelkaj spicoj.

Apud la foirejo oni ankaŭ projekcias filmon, prezentas teatraĵon kaj ludas pilkon. Dume okazas ankaŭ tradiciaj ĉevalkonkurso, arkpafado, dancado kaj aliaj amuzaj kaj sportaj aktivadoj.


1  2