• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-10 16:21:23    
La ĉina registaro komencis malaltigi troan varmon de doma prezaro

cri
Karaj amikoj, la senĉese altiĝanta prezaro de la industrio de domaj konstruoj, jam estas unu el la fokusoj atentataj de ĉinaj sociaj diversaj rondoj. Koncernaj specialistoj montris, ke la trorapida altiĝo de prezaro kaj sekretaj spekulaj agoj eble kaŭzos la aperon de ŝaŭmo de la industrio de domaj konstruoj, la okazon de financaj riskoj kaj naskos malpozitivan influon al la kontinua kaj sana disvolvo de la ĉina ekonomio. Por eviti la staton, lastatempe la ĉina registaro sinsekve publikigis politikojn pri financo, imposto kaj tero por stabiligi la prezaron kaj samtempe bremsi spekulajn agojn.

De la lastaj jaroj, la plej atentata problemo en la ĉina merkato de domaj konstruoj ĝuste estas la grandmezura pliiĝo de prezaro. Laŭ statistiko, en 2004 meznombra venda prezo de ĉina komerca domo pliiĝis pli ol 14% ol en la antaŭlasta jaro, kaj la pliiĝo estas la plej rapida en la lastaj 7 jaroj. En 2005 la pliiĝa tendenco ankoraŭ ne evidente malpliiĝis. Laŭ statistikaj donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo, en la 1-a trimestro, la prezaro de domoj en 35 ĉinaj grandaj kaj mezaj urboj pliiĝis je preskaŭ 10% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro, la pliiĝo en iuj urboj eĉ estas preskaŭ 20% kaj superis la portan kapablon de lokanoj.

Vicestro de financa kaj valorpapera esplora instituto de la Ĉina Popola Universitato profesoro Zhao Xijun, kiu longtempe studas la ĉinan merkaton pri domaj konstruoj, opiniis, ke multaj faktoroj kaŭzis la pliiĝon de prezaro:

"La doma problemo de ĉinoj estas ne solvita, 80% de konsumantoj aĉetis por sin apartamentojn. Nia lando troviĝas en la periodo de altrapida disvolvado. En la antaŭa periodo, ni solvis la problemon de vivtenado, nome problemojn de vestoj kaj manĝaĵoj. Domo kaj trafiko fomas la gravan problemon solvotan en la estonteco, precipe la doma problemo, ĉar plej multaj homoj volas plibonigi siajn loĝkondiĉojn, tio formis tutlandan grandan postulon. En mallonga tempo la postulo ne povas esti tute solvata, la rilatoj inter livero kaj postulo decidis, ke en longa tempo la prezaro de domoj pliiĝos."

Nun la ĉina varmega merkato de domaj konstruoj ne nur altiras loĝantojn, kiuj esperas plibonigi loĝajn kondiĉojn, sed ankaŭ estas la kampo plejforte ekscita al de multaj investantoj. Nun ĉinaj investaj vojoj estas relative mallarĝaj, pro tio entreprenoj kaj loĝantoj malfacile elektis taŭgajn investajn vojojn, tial ili ĵetis rigardon al la merkato de domaj konstruoj, en kiu oni povas relative facile gajni monon. Sinjoro Song Peng estas unu el ili, en negoco pri la industrio de domaj konstruoj en la ĉina suda urbo Nankino, raportisto renkontis lin, li aĉetas domon por investo. Li sciigis raportiston:

"Mi aĉetas la domon ĉefe por investo, ne por loĝado, mi sentas, ke multaj homoj investas la industrion de domaj konstruoj, ĉar resta mono restas superflua en la hejmo."

1  2