• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-10 16:21:23    
La ĉina registaro komencis malaltigi troan varmon de doma prezaro

cri

En Ĉinio, ankoraŭ multaj homoj kiel sinjoro Song tenas la saman penson, iuj eĉ aĉetis dekojn da apartamentoj porinvesto, en iuj lokoj eĉ aperis grupoj, kiuj speciale kirlas negocon de domoj. Specialistoj montris, ke sur la kampo de la industrio de domaj konstruoj ekzistas amaso da investaj kaj spekulaj agoj, ankaŭ tio estas la grava kialo akceli senĉesan altiĝon de la ĉina prezaro de la industrio. Kaj la ago pluapaŝe stimulis la kontinuan pliiĝon de la investo en la industrio kaj stimulis la investan vastigon de ŝtalo kaj cemento kaj streĉis la jam ekzistantan intensan staton de energio, originalaj materialoj kaj trafiko en Ĉinio.

La kontinue pliiĝanta prezaro de domoj en iuj ĉinaj urboj, eblaj ŝaŭma disko kaj malfavora influo al ekonomio jam estas alte atentataj de la ĉina registaro. Nun, la ĉina registaro jam rigardas bremson de trorapida pliiĝo de la industrio de domaj konstruoj kiel gravan enhavon de la ekonomia makroskopa reguligado en la kuranta jaro.

Kiel la unua rimedo por bremsi la trorapidan pliiĝon, en la mezo de la lasta marto, la ĉina centra banko altigis la kreditan interezan proporcion pri domoj. Poste, diverslokaj komercaj bankoj altigis kreditan sojlon. Doktoro de la financa esplora instituto de ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Yin Zhongli esprimis sian opinion pri la altigo de kredita intereza proporcio de personaj domoj:

"La politika reguligado de la centra banko efektive estas la unua paŝo de serio da politikoj rilataj al politikoj de la reguliado de la industrio de domaj konstruoj, poste iuj koncernaj rimedoj estos publikigataj, la celo estas simpla, ĝuste estas bremso de la tendenco pri trorapida pliiĝo de la prezaro de domoj."

Doktoro Yin Zhongli montris, ke dank' al la reguligo de la kredita intereza proporcio de personaj domoj la ĉina centra banko sendis klaran signon al investantoj kaj konsumantoj, tio antaŭmontras, ke koncernaj fakoj de la registaro aktive intervenas en reguladon de la prezaro de domoj.

En la intervjuo, raportisto trovis, ke jam aperis rolo de la reguliga rimedo de la centra banko, kaj pli kaj pli multaj konsumantoj elektis tenon de mono kaj atendon de aĉeto.

Krom la altigo de intereza proporcio, lastatempe la ĉina registaro publikigis ankaŭ multajn rimedojn por stabiligi la prezaron de domoj. Cetere, la ĉina registaro jam studis politikojn pri kolekto de imposto el domoj. Nun ankaŭ iuj lokaj registaroj aktive alprenas rimedojn por bremsi spekulajn agojn. Ekonomikistoj esprimis, ke sekve de plenumo de serio da rimedoj pri regulado de la prezaro de domoj, fare de la ĉina centra kaj lokaj registaroj, en la kuranta jaro la tendenco pri pliiĝo de la prezaro de domoj estas malrapida, kaj eble ne aperos la situacio kia estis en 2004, ke grandmezure pliiĝos la prezaro de domoj.


1  2