• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-17 19:41:23    
La oka de la dekdua monato

cri

Malnova moro

En la antikveco oni aranĝis en tiu tago kunan kultadon al la ĉielo, la tero, dioj kaj prapatroj okaze de la jarŝanĝo, aŭ kultis la prapatrojn per ĉasaĵoj. Krome oni dancis kun maskoj de diversaj supernaturaj estaĵoj, frapante talitamburunon. Ili kredis, ke tio povas liberigi ilin de ĉiaj malbonoj.

Dudhisma Festo

La 8-a de la dekdua monato estas budhisma festo. Pasintece en la regionoj loĝataj de la han-oj cirkulis onidiro, ke en tiu tago budhiĝis Ŝakjamunio. Tiutage en budhismaj temploj okazis litanio kaj kulto al Budho per rizkaĉo kun nuksoj kaj sekigitaj fruktoj. Pri la kaĉo estas tre interesa rakonto: Antaŭ ol fariĝi Budho, Ŝakjamunio vojaĝis al ĉiuj grandaj montoj kaj riveroj en Hindio kaj vizitis la pastrojn de ĉiuj monaĥejoj kaj eksterordinarulojn por serĉi la veron de la homa vivo. Kiam li proksimiĝis al iu rivero en Magadha en norda Hindio ( la nuna Bihar de Hindio), li falis laca kaj malsata sur dezertan kampon pro neeltenebla varmego. Ĝuste tiam venis ŝafpaŝtistino. Ŝi tuj elprenis sian tagmanĝon, alportis fontakvon, varmigis ilin per fajro kaj manĝigis Ŝakjamunio buŝon post buŝo. La tagmanĝo de la ŝafpaŝtistino estis kaĉo preparita el manĝoresto---diversaj gluecaj rizoj kun jujuboj, kaŝtanoj kaj aliaj fruktoj kolektitaj de ŝi sur la monto. Sendube tiu tagmanĝo estis malofta frandaĵo por Ŝakjamunio, kiu dumlonge nenion manĝis, kaj donis al li forton. Post la manĝo li sin banis en la rivero, sidis sub tilio kaj dronis en meditado kaj tiel en la 8-a de la dekdua monato atingis budhecon. Poste, por rememorigi pri tio, bonzoj en tiu tago kolektiĝas, recitas sutron kaj manĝas gluecan rizkaĉon.

1  2