• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-17 19:41:23    
La oka de la dekdua monato

cri

Festa Kaĉo

La moro, ke la ĉinaj bonzoj manĝas kaĉon en la 8-a de la dukdua monato, komenciĝis en Song-dinastio antaŭ pli ol mil jaroj. Laŭ kroniko, la 8-an de la dekdua monato ĉiuj grandaj temploj de la ĉefurbo Dongĝing de Song-dinastio kuiris kvingustan kaĉon. Ne nur la kortegoj, ŝtataj administracioj kaj temploj, sed ankaŭ la popolanoj preparis kaĉon. Tiu moro ankoraŭ pli furoris en Qing-dinastio. En la Imperiestra Palaco imperiestro, imperiestra edzino kaj princoj donacis al festan kaĉon al ministroj civilaj kaj militaj, servistoj kaj servistinoj, donis rizon kaj fruktojn al grandaj temploj por fari la kaĉon. En la temploj bonzoj okazigis grandiozan litaninon memore al Ŝakjamunio. La popolanoj kuiris la kaĉon por festi riĉan rikolton.

Literaturaĵo de Qing-dinastio havas detalajn notojn pri la kaĉo: "La festa kaĉo estas kuirita el glueca milio, rizo, glueca rizo, milio, hordeo, trapo, kaŝtanoj, ruĝa legumeno kaj senŝeligitaj jujuboj kun akvo kaj surface aldonitaj ruĝigita juglando, abrikota kerno, melonsemo, arakidaj grajnoj, aveloj, pinsemo, blanka kaj bruna sukeroj kaj vinberoj." "En la 7-a de la dekdua monato oni senŝeligas fruktojn, lavas ujojn kaj okupiĝas pri kuirado de la kaĉo ĝis la tagiĝo. Parto de la kaĉo estas oferita al la prapatroj kaj Budho, la reston oni donacas al siaj parencoj kaj amikoj nepre antaŭtagmeze." "Ju pli multe da ingrediencoj, des pli bona estas la kaĉo." "La specoj kaj kuirarto estas senprecedencaj." Tiuj vortoj klare bildigis la popolan moron de al festo en Qing-dinastio. Tiu moro manĝi la festan kaĉon ekzistas ankoraŭ nun.

Ĉirkaŭ la 8-a de al dekdua monato la popolanoj de Pekino kaj najbaraj lokoj ŝatas trempi ajlojn en hermetika vinagrujo por uzo en la Printempa Festo. Aparte bonggustas tiaj ajloj kun vinagra odoro.


1  2