• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-18 15:13:14    
Tri mirindaĵoj en Tar-templo

cri
Tar-templo situas en la valo de Lianhua-monto de la urbeto Lushar, 26 kilometrojn for de Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, okcidenta Ĉinio. Ĝi estas la naskiĝloko de majstro Congkapa, kreinto de la Flava Sekto de la ĉina tibeta budaismo . Ĝi estas unu el la ses famaj temploj de la Flava Sekto en la tibet-nacia regiono .

Tar-templo konstruiĝis en 1379, kun areo de pli ol 40 hektaroj. Konstruaĵoj de la templo dissemiĝas sur la ambaŭflankaj deklivoj de valeto de Lianhua-monto. La templo ŝtupare staras grandioze kaj majeste. En ĝi versimilaj buter-floroj, brilaj kaj belegaj murpentraĵoj kaj mas-brodaĵoj estas laŭdataj kiel tri mirindaĵoj en Tar-templo.

Buter-floro

Laŭ legendo, buter-floro originis en Tibeto. En 641, kiam princino Wencheng de Tang-dinastio edziniĝis al la loka reĝo Sunzamkampo, ŝi kunportis de la urbo Xi'an al Tibeto statuon de Ŝakjamunio, kiun oni kulte konservas en Dazhao-templo de Lhasa. En frosta vintro mankis al la kredantoj freŝaj floroj por ofero, do la kredantoj faris florojn el butero kaj oferis ilin al Budao por esprimi respekton, poste tio fariĝis moro de la tibet-nacianoj. En 1594 buter-floro enkondukiĝis en Tar-templon. Post penega esplorado de ties metiistaj bonzoj, ĝiaj materialoj kaj teknologio disvolviĝis, kaj ĝi fariĝis altnivela buter-skulptarto aparta al Tar-templo.

Buter-floro estas originala skulptartaĵo, oni skulptas diversajn figurojn el butero, pro tio oni nomas buter-floron ankaŭ buter-skulptaĵo. Ĝi estas kremo de la tibeta kulturo. Buter-floro de Tar-templo ĝuas famon en la tibet-nacia regiono. Ĉiujare en la vespero de la 15-a de la unua monato laŭ la luna kalendaro, en Tar-templo okazas buter-flora ekspozicio. Sur du altaj standoj prezentiĝas diversaj buter-skulptaĵoj. En Tar-templo farado de buter-floro havas kompletajn mekanismon kaj sciencan procedon. Loko, kie oni faras buter-floron, estas nomata flor-korto. En Tar-templo estas du tiaj flor-kortoj, supra kaj malsupra. En la altebenaĵaj frostaj tagoj la metiistaj bonzoj faris intrigohavan buter-skulptaĵaron el blanka butero post knedado, modlado, ŝmirado, desegnado kaj aranĝado. Buter-flora arto heredis karakterizaĵojn de la tibeta budaisma arto -- delikateco, komplikeco kaj lerteco. Kutime la majstro inicis siajn disĉiplojn pri ĝiaj projektado kaj farado en fermitaj kondiĉoj. La du flor-kortoj tenis en sekreto sian temon kaj teknologion, tiel dum longa tempo ili iom post iom formis sian sendependan skolon. En konkurenco disvolviĝas tiu arto, kaj ĉiujare ili eksponas siajn novajn atingojn. Sur la alta stando de buter-floro prezentiĝis buter-skulptaĵoj de montoj kaj riveroj, domoj kaj pavilonoj, floroj kaj arboj, birdoj kaj bestoj en diversaj formoj, kiuj estas bonorde kaj delikate aranĝitaj, i.a. oni aranĝis ankaŭ centojn da hom-figuroj kun grandeco de kelkaj centimetroj ĝis du metroj, ĉiuj estas versimilaj kun harmonia proporcio kaj diversaj mienoj. Iuj el ili eĉ moveblas kiel pupo, kio pliigis iom da mistero.

1  2