• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-18 15:13:14    
Tri mirindaĵoj en Tar-templo

cri

Murpentraĵo

Murpentraĵo estas unu el la pentraj formoj kun longa historio. Murpentraĵoj en tibetaj budaismaj temploj de Qinghai-provinco estis faritaj per du metodoj: unu estas, ke oni pentris rekte sur muro, kaj la alia estas, ke oni pentris unue sur granda peco da traktita ŝtofo ligne kadrita laŭ grandeco de la muro kaj poste fikse enigis la pentritan ŝtofon sur la muron.

La murpentraĵoj havas riĉan enhavon. Ili temas pri Budao, sutraj reguloj, rakontoj de budaismo, popolaj moroj kaj la nacia historio. Ĝenerale en la pentrado oni kombinas abstraktajn kaj konkretajn formojn, aplikas hiperbolon kaj troigon por krei figurojn kaj uzas ĉefe mineralajn farbojn, kiuj estas longe kolorkonservaj. La peniktuŝoj estas naturaj, fluaj kaj delikataj, kaj la pentraĵoj estas tre taǔgaj por ornamado. Oni akcentas, ke la murpentraĵoj konformu al postuloj de la religia temo kaj havu efekton akordan kun la budaisma cirkonstanco.

Mas-brodaĵo

Mas-brodaĵo estas unu el la tibet-naciaj artaĵoj, kreita de Tar-templo. Oni tondas el diverskoloraj fulardoj homfigurojn, florojn, birdojn, bestojn kaj aliajn formojn postulatajn, remburas ilin per ŝaflano aŭ kotono kaj poste brodas ilin sur kotonan kurtenon. En la granda sutropredika halo de Tar-templo pendas la mas-brodaĵo "Dek ok disĉiploj de Budao" kaj aliaj. Mas-brodaĵoj inkluzivas brodaĵojn kaj mas-tondaĵojn kaj temas ĉefe pri budaismaj rakontoj kaj religia vivo. Mas-brodaĵoj delikate faritaj kun belegaj vivoplenaj bildoj en diversaj formoj estas tradiciaj artaĵoj apartaj al tiu templo kaj mirindaj verkoj de la bonza arto. La procedo konsistas el bilda projektado, tondado, masigo kaj brodado kaj kolorado de iuj bildoj. Mas-brodaĵo havas du specojn, nome la ebena kaj tri-dimensia. Oni faras ĉefe masan gluadon kaj iomete brodadon. Por fari ebenan mas-brodaĵon oni mase gluas diverskolorajn ŝtofajn bildojn tonditajn sur blankan ŝtofon kaj poste brodas la randon per koloraj fadenoj. Por fari tri-dimensian brodaĵon oni plenigas la internon de la tonditaj bildoj per kotono aŭ ŝaflano por reliefigi ilin kaj brode fiksas ilin al simetria ŝtofpeco, poste kunligas ilin per fulardo en grandan kompletan pentraĵon. La masigitaj figuroj impresas tri-dimensie kaj plastike, pro tio oni titolas la faraĵon tri-dimensia mas-brodaĵo. La mas-brodaĵoj temas ĉefe pri Budao, budaismaj rakontoj kaj mitoj. Oni atentas plastikon de homfiguroj kaj elekton de diversaj fulardoj. La mas-brodaĵo "Dek ok disĉiploj de Budao", kiu pendas en la sutropredika halo de la templo, ja estas raraĵo de la mas-broda arto.


1  2