• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-25 16:52:55    
Tutmonda Forumo de 'Fortuno' fokusigis ĉinan ekonomion

cri
Antaŭnelonge en Pekino, finiĝis la 9-a Tutmonda Forumo de 'Fortuno'. En la 3-taga forumo, ĝeneralaj direktoroj de pli ol 70 korporacioj inter la tutmondaj 500 plej fortaj korporacioj kaj centoj da ĉinaj entreprenoj kaj oficistoj kune profunde diskutis pri disvolvo de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj kaj ŝanco liverata de Ĉinio por tutmondaj translandaj korporacioj kaj kontribuis al homoj per grandioza bankedo de fortuno.

La forumo jam 3-afoje estis okazigita en Ĉinio, antaŭe ĝi respektive estis okazigita en ĉinaj urboj Ŝanhajo kaj Hongkong en 1999 kaj 2000.

Eksplikante la kialon, ke oni okazigis Tutmondan Forumon de 'Fortuno' en Ĉinio 3 fojojn, ĝenerala direktoro de usona korporacio Time Warner Richard D. Parsons diris:

"Ni unuafoje okazigis Tutmondan Forumon de 'Fortuno' en 1999 en Ĉinio, en la mallongaj kelkaj jaroj, ni povas vidi, ke senĉese ŝanĝiĝas Ĉinio kaj la ŝanĝiĝa rapideco estas surpriza. Malmultaj aliaj landoj kaj regionoj povas disvolviĝi per la rapideco de Ĉinio. Ĉinio jam estas nemankigebla parto kaj ĝi ludas neanstataŭigeblan rolon en la ekonomia tutmondiĝa procezo."

La altrapida disvolvo de la ĉina ekonomio estas atentata de la tuta mondo, kaj la revuo 'Fortuno' rekte difinis la temon de la forumo en Pekino 'Ĉinio kaj Nova Azia Jarcento'. La ĉinaj industriiga vojo, aŭta industrio, moveble telekomunika merkato, kapitala merkato kaj energio estas ĉefe atentataj de la forumo. Pli ol 400 ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj kaj pli ol 800 homoj ĉeestis al la forumo. En la forumo, ĉi tiuj gvidantoj de la komerca rondo parolis plej multe pri tio, ke la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio ne nur alportas al si prosperon kaj progreson, sed ankaŭ alportas al la mondo pli multajn ŝancojn.

Ĝenerala direktoro kaj unua plenuma oficisto en la internacia fako de la plej granda detala komercisto de la mondo---Wall-mart John B Menzer diris:

"Antaŭ 9 jaroj, ni komencis la unuan detaladan magazenon, ĝis nun en Ĉinio Wall-mart jam havas 25 000 laborantojn kaj direktoroj de ĉiuj filioj estas ĉinoj. En la nuna periodo rapide disvolviĝas la ĉina detala merkato, kaj en la kuranta jaro ni planis krei novajn filiojn je 12 ĝis 15."

Kiel Wall-mart, multaj translandaj korporacioj, kiuj ĉeestis al la forumo, havas multjaran kunlaboran travivon kun Ĉinio. En la forumo gvidantoj de ĉi tiuj korporacioj atingis la komunan konon, ke la ĉina disvolvo ne povas apartiĝi de la mondo, kaj la monda disvolvo ankaŭ bezonas Ĉinion.

1  2