• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-25 16:52:55    
Tutmonda Forumo de 'Fortuno' fokusigis ĉinan ekonomion

cri


Laŭ gvidantoj de la monda komerca rondo, Ĉinio fariĝas la granda merkato kun plej rapida kreskado kaj plej multa altiroforto en la mondo. Kaj Ĉinio jam estas la plej granda konsuma lando de televidiloj, elektraj frostigujoj kaj poŝtelefonoj, la 3-a konsuma lando de aŭtoj kaj 1-a granda lando de konsumantoj de poŝtelefonoj. En la forumo ĉina ministro pri komerco Bo Xilai konigis:

"Ĉinio ludas pli kaj pli gravan altiran rolon en la monda ekonomia kreskado. Ekzemple, ere de preskaŭ 4% de totala enlanda produktovaloro de la mondo, Ĉinio faris kontribuon je 10% al la monda ekonomia kreskado, kaj pere de preskaŭ 6% de eksterkomerca sumo de la mondo, faris kontribuon je 12% al la monda komerca kreskado. "

Kiel la konsuma granda lando de la mondo, pli kaj pli altiĝanta konsuma forto de Ĉinio altiras la mondan ekonomion. Donitaĵoj el la ĉina Ministerio pri Komerco montras, ke ĉina ĉiujara importa sumo jam altiĝis de 10,9 miliardoj da usonaj dolaroj en 1978 ĝis 561,4 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004. De 2004, ĉiujare Ĉinio importas varojn je ĉirkaŭ 600 miliardoj da usonaj dolaroj. La ĉina grandmezure pliiĝanta importo liveras vastan merkaton por diversaj landoj.

Ĉina ministro pri komerco Bo Xilai esprimis, ke ankaŭ la ĉina malferma procezo estas la procezo, ke eksteraj kapitaloj partoprenas kaj ĝuas interezojn. En la forumo Bo Xilai informis, ke de 1990 ĝis 2004 eksteraj investantoj sendis pli ol 250 miliardojn da usonaj dolaroj de interezoj.

Por solidigi konfidon de gvidantoj de translandaj korporacioj al la ĉina ekonomio, en la inaŭguro de la forumo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao eksplikis ĉefajn politikojn de la ĉina ekonomia disvolvo en la estonteco kaj promesis, ke Ĉinio daŭre pluapaŝe fortigos malfermon kaj protektu interesojn de eksteraj komercistoj en Ĉinio.

"Sekve de la ĉina sinsekva disvolvo, kunlaboro inter Ĉinio kaj diversaj landoj kaj diversaj entreprenoj certe pluapaŝe vastiĝos. Ĉinio daŭre stabile malfermos merkaton, kreos manierojn enkonduki eksterajn kapitalojn, perfektigos leĝojn pri stimulo kaj protekto de investo de eksteraj komercistoj, faros reformadon de ekstera ekonomia administra sistemo, fortigos protektadon de intelekta proprieto, klopodos por liveri ĉiujn oportunojn al ĉina ekstera ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj investo de eksteraj komercistoj en Ĉinio kaj kreos pli bonan medion."

Ĉeestantoj opiniis, ke la ĉina paca disvolvo ne minacos aliajn landojn, sed alportos ŝancojn, la ŝanco de komuna gajno estas pli granda ol konkuro kaj defio. Multaj fremdlandaj amaskomunikiloj montris, ke la forumo helpas pli bone montri Ĉinion, kaj la mondo pli sufiĉe kaj pli fidele konos politikojn de la ĉina reformado kaj malfermo, la forumo helpas pliigi decidemon kaj konfidon de translandaj korporacioj pri kunlaboro kun Ĉinio kaj ili pli aktive partoprenos en la disvolvo de la ĉina ekonomio.


1  2