• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-02 10:51:07    
Korporacio LG-PHILIPS-Shuguang en Ĉinio

cri
Sekve de la rapida disvolvo de la ĉina ekonomio kaj senĉesa vastigo de ekstera malfermo, pli kaj pli multaj internaciaj famaj translandaj korporacoj eniris en Ĉinion pere de manieroj de kunkapitaligo kaj solkapitaligo. La korporacio LG-PHILIPS-Shuguang estas kunkapitala entrepreno, kiu troviĝas en Changsha, la ĉefurbo de la ĉina meza provinco Hunan. En mallongaj kelkaj jaroj, la entrepreno realigis rimarkindan disvolvon kaj akiris abundan frukton. Nun, la entrepreno klopodas por esti la plej granda fabriko de kolorkineskopo en Ĉinio.

La antaŭa formo de la limigita korporacio LG-PHILIPS-Shuguang estis la korporacio LG-Shuguang. En 1994 la grupo LG de Korea Respubliko kaj la ĉina elektroniko-grupo Shuguang investis pli ol 600 milionojn da usonaj dolaroj kaj konstruis la grandskalan fabrikon de kolorkineskopo LG-Shuguang. Antaŭ 4 jaroj, la grupo LG kaj la nederlanda korporacio PHILIPS organizis duflankajn kineskopajn partojn kiel kunkapitalan korporacion, kiel ĝia suba korporacio, la korporacio LG-Shuguang estis titolita LG-PHILIPS-Shuguang.

De la finkonstruo en 1996 ĝis nun, la limigita korporacio LG-PHILIPS-Shuguang nur havas 9-jaran historion, sed ĝia disvolva rapideco estas rimarkinda. Vicĝenerala direktorino de la korporacio sinjorino Li Tongqiu per donitaĵoj konigis al raportisto la grandan ŝanĝiĝon de la limigita korporacio en la mallonga tempo:

"De la ekfunkcio en 1996 ĝis nun, nia korporacio jam produktis 45,1 milionojn da kolorkineskopoj, nun nia tagproduktopovo jam atingis 32 mil kolorkineskopojn, sed en 1996 la tagproduktopovo estis nur 4 mil. Cetere, en 1995 ni havis nur unu produktolinion kaj povis produkti nur 2 specojn, sed nun ni posedas 5 produktoliniojn kaj povas produkti 15 specojn, la disvolvo estas relative rapida."

Sinjorino Li Tongqiu konigis ankaŭ, ke en la unua jaro, la korporacio produktis nur 600 mil kineskopojn, sed en la lasta jaro la nombro de produktitaj kineskopoj superis 11 milionojn.

La grupo LG de Korea Respubliko havas pli ol 50-jaran historion kaj jara venda enspezo superas 70 miliardojn da usonaj dolaroj. Estas interese, ke serĉante kunlaboran partneron, LG ne ĵetis rigardon al orientaj marbordaj provincoj, kies ekonomio esta relative evoluinta, sed al la ĉina meza provinco Hunan. Demandite pri tio ĝenerala direktoro de la limigita korporacio LG-PHILIPS-Shuguang sinjoro Quan Xiangyun eksplikis, ke farinte multan esploron LG elektis Hunan:

"Iuj opinias, ke la ĉefa kialo estas, ke ĉi tie homforta kosto estas malmultekosta, efektive tio estas nur unu el la kialoj. En 1994, ĉinaj orientaj marbordaj entreprenoj jam atingis la satan staton, tial la kosto pri eniro en la regionon estis pli kaj pli multa. Kompare kun aliaj lokoj, trafikaj instalaĵoj kaj aliaj bazaj instalaĵoj de Hunan estas tre bonaj, tial ni elektis la lokon. Cetere, la registaro de la provinco Hunan donis al ni tre grandan subtenon en la procezo de la konstruo de nia entrepreno."

1  2