• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-02 10:51:07    
Korporacio LG-PHILIPS-Shuguang en Ĉinio

cri

Vicestro de la Disvolva kaj Reformada Komitato de la provinco Hunan sinjoro Yuan Qianpei faris konkretan konigon pri la favoraj politikoj de la registaro de Hunan por altiri eksterajn kapitalojn:

"La provinco Hunan havas proprajn politikojn, ni enlistigis entreprenojn kiel gravajn inĝenieriaĵojn, kiuj faris grandan investon kaj estis stimulataj de la ŝtata industria politiko, en Hunan ni senigis ilin je loka imposto. Tio estas relative favora."

Ĝuste profitante de favoraj politikoj de la ĉina registaro por eksteraj komercistoj, de ekfunkcio la korporacio LG-PHILIPS-Shuguang akiris ĝojigan atingon. Vicĝenerala direktorino sinjorino Li Tongqiu konigis:

"Nia korporacio estas la plej granda kunkapitala korporacio en Hunan, ankaŭ la modelo de Korea Respubliko pri ekstera investo, kaj ĝi akiris prezidentan premion de Korea Respubliko. Ĝis la fino de la lasta jaro nia interezo sume superis 1,4 miliardojn da juanoj de renminbi. En al lasta jaro la venda sumo atingis 5,1 miliardojn da juanoj de renminbi."

Laŭ konigo, nun la korporacio LG-PHILIPS-Shuguang jam estas la plej grandskala elektronik-entrepreno en Hunan kaj ankaŭ okupas unuan vicon en la listo pri ĉinaj elektronik-entreprenoj. Samtempe la korporacio estas ankaŭ la grava produkta bazo de kolorkineskopoj kaj pecoj en Ĉinio, ĝiaj produktoj estas liverataj al ĉinaj ĉefaj kolor-televidilaj fabrikoj, ankaŭ vendataj al Japanio, Hindio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj kaj regionoj. En la lasta jaro, la eksporta sumo de la korporacio atingis 230 milionojn da usonaj dolaroj kaj fariĝis la entrepreno, kies eksporta sumo estas la plej multa en Hunan.

Kvankam la limigita korporacio LG-PHILIPS-Shuguang estas la kunkapitala korporacio inter Ĉinio kaj aliaj landoj, tamen en la komenco la korporacio elmetis, ke ĝi celas esti sukcesa ĉina entrepreno, ne fremdlanda entrepeno, kiu akiris sukceson en Ĉinio. Por tio, la korporacio ĉiam rigardas proprigon kiel la gravan disvolvan celon. Laŭ konigo, la korporacio posedas la plej progresintan produktolinion pri 29-cola kolorkineskopo, kaj 85% de la pecoj uzitaj por organizi la produktolinion estas produktitaj de ĉinaj entreprenoj. Nun en pli ol 4 300 laborantoj de la korporacio, malpli ol 30 venis el Korea Respubliko, kaj la aliaj venis el Ĉinio.

Ĝenerala direktoro de la korporacio LG-PHILIPS-Shuguang sinjoro Quan Xiangyun laboris multajn jarojn en Ĉinio kaj havas profundan komprenon pri la ĉina kulturo. Li sciigis raportiston, ke nun laŭ pensmaniero de ĉinoj la korporacia administra nivelo traktas problemojn:

"Vere ekzistas diferencoj inter niaj laborantoj en penso kaj kulturo, ĉar ili elkreskis sur malsamaj fundoj. En la komenco troviĝis iuj konfliktoj, sed nun unu flanko jam komprenas la kulturan kaj pensan manierojn de la alia. Se aperos konflikto, ni unue klarigos, ke ĉi tie estas Ĉinio, ni solvos la konflikton laŭ la ĉina pensmaniero."

Sinjoro Quan Xiangyun ankaŭ informis, ke pere de kelkjara klopodado, la korporacio LG-PHILIPS-Shuguang estos la ĉina plej granda produkta bazo de kolorkineskopo.


1  2