• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-03 09:43:40    
Troviĝas tre bona disvolva potenciala forto en ĉina kapitala merkato

cri
La 1-an de junio en Pekino, estro de la Popola Banko de Ĉinio sinjoro Zhou Xiaochuan esprimis, ke sekve de la senĉesa profundigo de la financa reformado, troviĝas tre bona disvolva potenciala forto en la ĉina kapitala merkato.

Sinjoro Zhou Xiaochuan esprimis, ke kiel la disvolviĝanta nova merkato, la ĉina kapitala merkato akiris grandan atingon en relative mallonga tempo. Kvankam nun ekzistas multaj problemoj kaj malfaciloj, tamen sekve de la senĉesa profundigo de la financa reformado, troviĝas tre bona disvolva potenciala forto kaj ŝanco en la ĉina kapitala merkato, kaj la estonta disvolva perspektivo estas brila.

Zhou Xiaochuan esprimis, ke pro la senĉesa disvolvo de la ĉina makroskopa ekonomio, la tutsocia investa postulo pri la kapitala merkato rapide pliiĝas. Unuflanke, en la lastaj jaroj, la pliiĝo de la ĉina totala enlanda produktovaloro ĉiam tenis altan nivelon je 9%. Pro la ekonomia rapida kresko, enspezoj de loĝantoj, entreprenoj kaj fakoj stabile pliiĝas, tio signifas, ke pli multaj kapitaloj povas fari konsumon kaj investon.

Aliflanke, granda trajto de la ĉina ekonomio estas alta depona proporcio, en la lastaj jaroj la ĉina depono okupis preskaŭ 45% de la ĉina totala enlanda produktovaloro. Tio signifas, ke tre granda kapitalo atendas investon.

Zhou Xiaochuan diris, ke investa intereza proporcio multgrade dependas de disvolvo de la kapitala merkato, precipe de la disvolvo de la akcia merkato. Ĉu pere de efika maniero oni faru redistribuon de kapitalaj riĉfontoj kaj kunigu ĝin kun la tutmonda investa ŝanco, tio estas ŝlosila al la ellaboro de politiko pri malfermo de kapitala merkato.

Zhou Xiaochuan diris, ke la ĉina relative alta depona proporcio kaj relative bona disvolva tendenco de la ĉina financa sistemo kaŭzis, ke larĝasenca mono okupas relative altan proporcion en la totala enlanda produktovaloro, preskaŭ estas 1,9-obla de la skalo de la totala enlanda produktovaloro. La kapitala merkato estas la nova afero en Ĉinio, pro tio oridinaraj popolanoj ankoraŭ ne tre konas ĉi tiun investan manieron kaj ankoraŭ kutime plasas restan monon en komercajn bankojn, kaj nur preskaŭ 15% de ŝparaĵoj estas investitaj en la akcian kaj obligacian merkatojn pere de bankoj kaj aliaj establaĵoj. Samtempe kun tio, la rapida disvolvo de informa industrio forte altigis entreprenan produktan efikon, reduktis korporacian stokon kaj malgrandigis postulon de entreprenoj pri cirkulaj kapitaloj. Tio kaŭzis, ke mono estas pli kaj pli multa en komercaj bankoj. Tial, la studado de investo de la kapitaloj pere de efikaj vojoj, precipe studado de uzado de la kapitaloj en meza kaj longa tempo, signifas grandan ŝancon por pluapaŝe disvolvi la kapitalan merkaton kaj la akcian merkaton.

1  2