• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-03 09:43:40    
Troviĝas tre bona disvolva potenciala forto en ĉina kapitala merkato

cri

Zhou Xiaochuan montris, ke ĉinaj korporacioj, kiuj iris en la akcian merkaton, havas multajn mankojn en protektado de interesoj de akcianoj, publikigo de informoj kaj administro de korporacioj kaj bezonas senĉesan plibonigon kaj perfektigon. Sed samtempe ili devas vidi superecon kaj grandan potencialan forton de la ĉina kapitala merkato kaj kontentigi ĉi tiun grandan investan postulon.

Unue, la ĉina granda merkato liveris bonan merkatan kondiĉon por pliiĝo de interezo de korporacioj, kiuj iris en la akcian merkaton, kaj la ekstera komerco konstante tenas fortan pliiĝon, tio liveris vastan manieron kaj vojon al korporacioj por eniri en la tutmondan merkaton. Due, relative malalta laborforta kosto liveris al korporacioj bonan profitan ŝancon.

Samtempe kun tio, sekve de la reformado de korporacia akcia sistemo kaj rapida disvolvo de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, pli kaj pli multaj korporacioj eniros en la kapitalan kaj obligacian merkatojn.

Zhou Xiaochuan emfazis, ke oni devas liveri politikan subtenon kaj necesajn instalaĵojn por disvolvi kaj fortigi ĉinajn financajn establaĵojn kaj pli bone servi al la merkato; oni devas kompreni trajtojn de formoŝanĝiĝa ekonomio kaj novaj merkatoj, stimuli konkuron kaj altigi merkatan efikon; oni devas daŭre disvolvi establaĵajn investantojn kaj enkonduki pli multajn eksterteritoriajn establaĵajn investantojn kaj oni devas pere de kunlaboro kaj interfluo kun eksterteritoriaj borsoj akceli administron de borsoj.


1  2