• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-09 19:45:10    
Komerca konflikto inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pri tekstilaĵo kaj tiu inter Ĉinio kaj Usono

cri
La komerca konflikto inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pri tekstilaĵoj kaj tiu inter Ĉinio kaj Usono estas intime atentataj de koncernaj flankoj. Unue, Usono kaj Eŭropa Unio respektive decidis limigon al importo de iuj ĉinaj tekstilaĵoj; poste, la ĉina registaro alprenis respondajn rimedojn, nuligis eksportan doganon de iuj tekstilaĵoj, kaj ŝajne la konflikto havas la intensiĝan tendencon. Sed, laŭ plej freŝa stato, la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio kaj tiu inter Ĉinio kaj Usono havas ankaŭ la malvarmiĝan tendencon, koncernaj flankoj esprimis, ke ili esperas influi la ĝeneralan situacion de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj pro la komerca problemo de tekstilaĵoj.

Laŭ la nuna stato de la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pri tekstilaĵoj kaj tiu inter Ĉinio kaj Usono, nun estas ne klare, kiujn bonaĵojn al Eŭropa Unio la limigo al ĉinaj tekstilaĵoj finfine alportos, kaj ankaŭ ekzistas diferencaj sonoj en la internoj de Eŭropa Unio kaj Usono, sed malutilaj influoj al Ĉinio, Eŭropa Unio kaj Usono, alportitaj de la limigo jam klare aperas, interalie la rekta influo estas damaĝo al la ĉina tekstila industrio.

La ĉina orienta provinco Zhejiang estas la ĉina plej granda produktejo de tekstilaĵoj, ĝia jara eksporta sumo de tekstilaĵoj okupas preskaŭ kvinonon de la ĉina tuta jara eksporta sumo de tekstilaĵoj. Usono kaj Eŭropa Unio sinsekve limigis ĉinajn tekstilaĵojn, tio kaŭzis rektan influon al produktado de propraj entreprenoj. Respondeculino de la plej granda tekstila entrepreno de Zhejiang sinjoro Fu Ading diris intervjuate:

"La nuna stato estas, ke la produktokvanto de niaj tekstilaĵoj eble duoniĝos, en la estonteco kia la stato de aboniloj, ni ne havas la antaŭkalkulon."

Laŭ konigo de la respondeculino, 90% de iliaj produktoj estas eksportataj al merkatoj de Usono kaj Eŭropa Unio, la limigo de Usono kaj Eŭropa Unio almenaŭ kaŭzis perdon je 2 milionoj da usonaj dolaroj.

Samtempe kun tio, la limigo ankaŭ ne akiris aprobon de konsumantoj de Eŭropa Unio kaj Usono. En belga ĉefurbo Bruselo, raportisto intervjuis konsumantojn aĉetantajn komercaĵojn en supera merkato de Garrefour, sinjoro Virginie Denoz sciigis raportiston:

"Iugrade, mi opinias, ke la nuna pliiĝo de nombro de ĉinaj tekstilaĵoj eksportitaj al Eŭropa Unio ne estas tiel serioza. Eŭropa Unio ĉiam strebas al libera komerco de propraj tekstilaĵoj, tial Eŭropa Unio devas akcepti la staton. Aĉetante vestojn, mi ne atentas originon de vestoj. Por mi, plej bone estas aĉeti bonkvalitan produkton kun konkura prezo."

Evidente, por la konsumantino, aĉetante vestojn, ŝi pli multe atentas ĉu ĝi estas bonkvalita kaj malmultkosta, sed ne de kie ĝi venis.

Simila afero okazis ankaŭ en Usono, iuj usonaj konsumantoj opiniis intervjuate, ke ili ŝatas ĉinajn tekstilaĵojn kaj esprimis dubon pri la parolo de la usona registaro, kiu imputas la redukton de enoficiĝa ŝanco de usona tekstila industrio al la ĉina eksportado de tekstilaĵoj al Usono. Usona konsumanto Carlos Castaneda sciigis raportiston:

"Nun, pliiĝas prezaro de iuj usonaj konsumaĵoj, malmultkostaj ĉinaj tekstilaĵoj estas la mildiga ŝanco por usonaj konsumantoj. La registaro de Bush diris, ke la importado de ĉinaj produktoj kaŭzis pliiĝon de usona senlaboreca proporcio. Sed ankaŭ Meksikio kaj aliaj landoj eksportas tekstilaĵojn al Usono, Ĉinio ne certe estas la kerno de la problemo."

1  2