• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-09 19:45:10    
Komerca konflikto inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio pri tekstilaĵo kaj tiu inter Ĉinio kaj Usono

cri

Ĉu ĉina eksportado de tekstilaĵoj al Eŭropa Unio kaj Usono kaŭzos baton al iliaj tekstilaj industrioj, ankaŭ iuj ĉinaj ekonomikistoj tenas nean sintenon pri tio. Estro de la ĉina Asocio de Tekstilaj Industrioj sinjoro Gao Yong kalkulis, ke ekzemple Usono limigis pantalonojn, eksportitajn el Ĉinio, en la antaŭaj 4 monatoj de la kuranta jaro, la nombro de pantalonoj, eksportitaj el Ĉinio al Usono, triobliĝis ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Sed la okupo de la produktoj en la usona merkato ne atingis 2%, tiel malgranda proporcio fundamente ne kaŭzos baton al usonaj koncernaj industrioj.

Sinjoro Gao Yong ankaŭ analizis, ke de la kuranta jaro, multe pliiĝas la nombro de tekstilaĵoj eksportitaj de Ĉinio, la kialo ne fontas el la ĉina flanko, sed rilatas al iuj eraraj agmanieroj de Eŭropa Unio kaj Usono en laŭgrada nuligo de kontingento antaŭ la nuligo.

La specialisto montris, ke antaŭ 10 jaroj, interkonsento pri tekstilaĵoj kaj vestoj de la Monda Komerca Organizo klare difinis, ke evoluintaj landoj periode malfermu kontingenton de tekstilaĵoj kaj vestoj en 10 jaroj. Sed, iuj evoluintaj landoj de Eŭropa Unio kaj Ameriko ne laŭgrade nuligis kontingenton laŭ la interkonsento, sed en la fino centre nuligis 70% ĝis 90% de kontingento. Tio estas la ĉefa kialo.

Kvankam eksportado de tekstilaĵoj al Eŭropa Unio kaj Usono estas la ĉina ĝuenda rajto de libera komerco post nuligo de kontingento de tekstilaĵoj, tamen por eviti salton de tekstilaĵa eksportado post la nuligo de kontingento, la ĉina registaro respektive en januaro kaj majo de la kuranta jaro deklaris pliigi eksportan doganon al iuj eksportotaj tekstilaĵoj, kaj eksporta dogana proporcio de iuj tekstilaĵoj jam kvinobliĝis. Sekve de la plenumado de la rimedoj, jam aperis la tendenco, ke laŭmonate falis la eksportado de ĉinaj tekstilaĵoj al Eŭropa Unio kaj Usono.

Sed, Eŭropa Unio kaj Usono evidente ne estas kontentaj pri la ĉina agmaniero, ke ĝi propre limigis eksportadon de tekstilaĵoj, tial, por eviti eniron de amasoj da ĉinaj tekstilaĵoj, ili sinsekve alprenis limigajn rimedojn. Kiel respondon, Ĉinio nuligis eksportan doganon de tekstilaĵoj, limigitaj de Eŭropa Unio kaj Usono, tial komerca konflikto de tekstilaĵoj laŭgrade varmiĝis. Bonŝance, nun koncernaj flankoj jam vidis damaĝon el la komerca konflikto pri tekstilaĵoj, ĝisfunde la proporcio de tekstilaĵoj en komerco inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, tiu inter Ĉinio kaj Usono, ne estas granda, diversaj flankoj ne esperas, ke la konflikto influos la ekonomian kaj komercan ĝeneralan situacion, kaj esperas pere de la maniero de interkonsiliĝo solvi la komercan konflikton.

Antaŭnelonge, en gazetara konferenco en Pekino, ĉina ministro pri komerco Bo Xilai eksplikis ĉinan sintenon por solvi la konflikton pri tekstilaĵoj. Li diris:

"La ĉina registaro tre atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, ni esperas sur la bazo de egaleco kaj amikeco senĉese disvolvi amikajn kunlaborojn kun ekonomiaj rondoj de Usono kaj Eŭropa Unio. La ĉina flanko volas per serioza interkonsiliĝo racie trakti problemojn en la komerco de tekstilaĵoj."

Bo Xilai ankaŭ konigis, ke post la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo, Ĉinio kaj Eŭropa Unio, kaj Ĉinio kaj Usono jam solvis amason da komercaj konfliktoj per interkonsiliĝo.

Specialistoj opiniis, ke la konflikto de tekstilaĵoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, tiu inter Ĉinio kaj Usono fine estos solvata per la maniero de interkonsiliĝo, por koncernaj flankoj tio estas reala kaj racia elekto.


1  2